Tim:

Mi senhezite eklaboris kaj jen komenca fundamenta demando:


En viaj helpoj aperas: ...ekzistas la hokmarkon "Someone should review this translation", sed la tempo bezonata por kontroli kaj korekti tian tradukon estas pli malpli sama kiel tio bezonata por simple traduki ĝin entute. Se vi ne certas, do, vi ŝparu vian tempon, kaj traduku alian frazon pri kio vi ja certas.

Mi vidis, ke tradukinte ekz. "Select Rows" (289) per "Elekti Vicojn", vi tamen markis la hokmarkon "Someone should ...". Kial?

Ŝajnas al mi, ke tie eĉ ne temas pri malcerto, kvankam kiam temas pri malcerto vi mem konsilas preterlasi la tradukadon.

Do kion mi devas konkludi kaj kiel agi?



---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to