Tim:

> La laboro, kiun faris nia skipo, nun loĝas ĉe LaunchPad.net,

Tre bone. Tio tuj tentas/logas min iom eklabori (kvankam mi estas
tute superŝutita de aliaj taskoj...).

Jen cetere preciza adreso:

  https://launchpad.net/products/openoffice/+translations

Jam faritaj tradukoj videblas ekz. ĉe "ooo-writer".

> kaj ĉiu helpema kompetentulo nun povas helpi kun la traduko rekte
> per LaunchPad.net.

Bone.

(Ĉu estas tamen risko, ke nin trafos la Vikipedia malsano - ke
enmiksiĝos amasoj da homoj, kiuj tute ne estas sufiĉe kompetentaj?)

> (3) La interfaco estas nur en la angla. Tuj kiam ĝi iĝos tradukebla,
> ni ankaŭ ektradukos tion, sed aktuale tio ne eblas. Tamen, por
> kompetente traduki esperanten el la angla, vi devus sufiĉe kompreni
> por uzi la sistemon senprobleme.

Pro tio, ke ĉiu tradukanto ĉiuokaze devas nepre kompreni la Anglan tre
bone, laŭ mi tute ne indas malŝpari energion kaj tempon por traduki
tiun interfacon.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to