On 17 Mar 2006, at 13:04, Gian Piero Savio wrote:

Mi vidis, ke tradukinte ekz. "Select Rows" (289) per "Elekti Vicojn", vi tamen markis la hokmarkon "Someone should ...". Kial?

Nu, ne *mi* enmetis tiun markon.

Estas du eblecoj, kiam oni vidas tiun hokmarkon: aŭ la antaŭa tradukinto ne certis pri sia traduko, kaj do permane markis la butonon, aŭ la traduko, kiun oni aktuale vidas, estas la rezulto de *permaŝina* traduko, kaj tiaj tradukoj ĉiam estas markitaj kiel "Someone should check this".

La maŝintradukado estas ne tre evoluita sistemo -- ĝenerale, se estas sufiĉe da vortoj komunaj inter tradukenda frazo kaj jam tradukita frazo, la maŝino prenos la jam faritan tradukon kiel proponitan tradukon por la nova frazo.

Foje, kiel en via ekzemplo ĉi supre, la maŝino sukcesis trovi precize la bonan tradukon, kaj tiuj kazoj estas ĝojiga, ĉar vi bezonas nur forigi la hokmarkon kaj daŭrigi la laboron.

Tamen jen kontraŭa ekzemplo: mi ĵus trovis "Overwrite: $1" tradukita kiel "Anstatauxigi", eĉ kun du komentoj de Leo, sed kun la hokmarko "Someone should check this". Estas klare, ke la aŭtomata tradukilo trovis la "Anstatauxigi" de Leo kiel tradukon de "Overwrite", kaj proponis tion ankaŭ por "Overwrite: $1". Tiukaze, mi devas aldoni ": $1" al la traduko por ĝustigi ĝin.

==========

Do, mi ankoraŭ konsilas, ke se vi ne certas pri iu traduko, lasu ĝin, kaj ĝi estos proponita al alia skipano, kiu eble scios kion fari. Tio helpos altigi la kvaliton de la laboro -- se oni faras nur tion, pri kio oni plene memfidas, la fina laboro estos pli bone.

Esperante, ke tio bone respondas al via demando, salutas vin


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to