Donald Rogers: > Sed, konsciu ke multaj esperantistoj diras ke "po" estas prepozicio > post kiu oni neniam uzu akuzativon.
Bedaŭrinde tiu starpunkto ne estas tre logika, ĉar "po" povas aperi eĉ antaŭ subjekto, ekz. jene: "Po tri tabeloj estas traktataj en la mendoj." Normale subjekto ne povas havi antaŭ si prepozicion. Cetere mi klarigis la tutan aferon detale en PMEG: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/aliaj_rolvortetoj/po.html http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/nuanciloj.html -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
