Donald Rogers: > En /El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, *po* paro el > ĉiuj eniru kun vi, /v//i skribis ke *po* estas e-vorteca, sed > adverbo ne troviĝas en tia pozicio; oni ne diras /tre paro/ aŭ > /bone paro/
Tie estas subkomprenata "unu": "po unu paro". Simile eblas "proksimume unu paro". Sed vi pravas, ke "po" iafoje kondutas iom aparte. Sed ne multe helpas la analizon diri, ke "po" estas prepozicio en "po paro eniru". Sed kio do pri la jeno: "Proksimume deko da homoj eniris." Ĉu "proksimume" tie estas prepozicio? > Estas tre bedaŭrinde ke Zamenhof ne pli bone klarigis la uzadon > de *po* Li tre bone ĝin klarigis. > , ĉar la slava vidpunkto kaj la okcidenta vidpunkto estas tre > malsamaj pri *po*. Tamen ŝajnas ke Zamenhof uzis akuzativon post > *po* nur unufoje. Fakte eĉ ne unu fojon li uzis akuzativon post "po". Mi ja donas unu tian ekzemplon en PMEG. Mi ĝin citis laŭ la Oficiala Verkaro, sed mi ĵus trovis la efektivan originalan tekston, kaj tie la N-finaĵo ne aperas! -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
