Bertilo Wennergren wrote:
Donald Rogers:
Sed, konsciu ke multaj esperantistoj diras ke "po" estas prepozicio
post kiu oni neniam uzu akuzativon.
Bedaŭrinde tiu starpunkto ne estas tre logika, ĉar "po" povas aperi eĉ
antaŭ subjekto, ekz. jene:
"Po tri tabeloj estas traktataj en la mendoj."
Normale subjekto ne povas havi antaŭ si prepozicion.
Cetere mi klarigis la tutan aferon detale en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/aliaj_rolvortetoj/po.html
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/nuanciloj.html
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
//Werner skribis ke "Subjekto ja povas havi kiun ajn formon, subjekto
povas esti kiu ajn vortkategorio, ankaŭ tuta frazo, miaopinie ankaŭ
prepozitiva formo de kompleksa subjekto (ĉi tie /po tri viroj/)." en "Po
tri viroj gardis la pordojn".
En la angla oni povas uzi prepozicion en la subjekto, ekzemple: /*on the
beach* is where I want to be/
Mi supozas ke oni povas diri simile en Esperanto: /*sur la plaĝo* estas
kie mi volas esti./
En /El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, *po* paro el ĉiuj
eniru kun vi, /v//i skribis ke *po* estas e-vorteca, sed adverbo ne
troviĝas en tia pozicio; oni ne diras /tre paro/ aŭ /bone paro/ do mi
opinias ke *po* ne estas adverbo. Estas tre bedaŭrinde ke Zamenhof ne
pli bone klarigis la uzadon de *po*, ĉar la slava vidpunkto kaj la
okcidenta vidpunkto estas tre malsamaj pri *po*. Tamen ŝajnas ke
Zamenhof uzis akuzativon post *po* nur unufoje. Do mi emas eviti
akuzativon kun *po*.
Vere *po* ne havas ekvivalenton en la angla (aŭ en aliaj okcidenteŭropaj
lingvoj?) do ofte estas "netradukebla". Kiam oni tradukas en Esperanton,
oni ĝenerale povas eviti la uzon de *po* (se oni deziras). Do, ekzemple:
"la elektita speco de datumbazo kapablas trakti maksimume nur #maxnum#
tabelojn por informmendo."
Mi supozas ke pro tio Tim povis skribi ke li "ĵus *unuafoje* uzis la
vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org." (mia emfazo)
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]