Tim:
Ŝajnas, ke oni estas riparanta la problemon nun. Nia laboro reaperis en preskaŭ ĉiu dosiero, krom ooo-writer, kaj mi supozas, ke ankaŭ tiu tre baldaŭ ripariĝos.
Mi estas sufiĉe certa, ke "ooo-base" estis plene tradukita antaŭe. Nun mankas en ĝi 512 mesaĝoj.
Mi tuj elŝutos kopiojn, tamen, kaj proponas al aliaj skipanoj fari same de tempo al tempo.
Se ne ĉio estos restarigita (baldaŭ!), tiam mi proponos ne plu uzi Launchpad-on. Ĝi jam havas grandajn mankojn. Precipe mankas eblo serĉi mesaĝojn. Se aldone nin daŭre minacos perdo de la datumoj... Ĉu oni iel ajn informis pri la kaŭzo? -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>