On 2 May 2006, at 14:17, Bertilo Wennergren wrote:
Se ne ĉio estos restarigita (baldaŭ!), tiam mi proponos ne plu uzi Launchpad-on.
Ankaŭ mi komencis pripensi tiun eventualaĵon. :o(
Ĝi jam havas grandajn mankojn. Precipe mankas eblo serĉi mesaĝojn...
...kaj la eblo prikomenti tradukojn, kaj la eblo scii kiu tradukis kion, kaj la eblo konservi malnovajn tradukojn se iu faras malbonan ŝanĝon...
Ĉu oni iel ajn informis pri la kaŭzo?
Ankoraŭ ne, sed oni almenaŭ sufiĉe rapide respondis al mia informpeto kun la anglalingvaj mesaĝoj, kiujn mi plusendis al la grupo. Pli ol tio mi ankoraŭ ne scias, sed plu informos kiam mi mem ricevos informojn.
Tim --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
