--- Dmitri Gabinski:

> Mon, 16 Jan 2006 03:26:44 -0800 (PST), Sergio Pokrovskij: 

>> Kial, "hororiga"?  Tio ja estas tute logika: posedo neniel implicas
>> difinitecon.

> Nu, vi malpravegas! Ne cxiam -- jes, eble, sed kutime.

Nek pli, nek malpli kutime ol gxenerale.  Jes, homo havas unu nazon --
sed ja du orelojn, du manojn, du okulojn, 10+10 fingrojn, plurajn
dentojn, multajn harojn; mi havas multe da libroj, diversajn vestojn
ktp.

Tial "lia kruro", interpretata difine, implicus ke li estas kriplulo
unukrura.  (Tamen tiu strangajxo ekzistas ne nur cxe la posedaj
pronomoj: "la kuglo trafis lin en LA kruron" neniel implicas ke iu el
la interparolantoj scias, en kiun el la kruroj la ulo igxis vundita;
"la" estas simple parazita bruvorto, cxi-okaze ial deviga.)

...

> Logiko en lingvo?! Vi sxercas, cxu? Neniun logikon havas uzo de
> artikolo (de iu -- difina, nedifina, parta ktp.)

Nu, iuj ja opinias, ke la artikoloj havas ian logikon.  Tamen fakte
oni devus fari longan liston da situacioj, kaj parkerigi, en kiaj
situacioj la artikolo estas deviga, kaj en kiuj gxi estas tradicie
uzata, kaj en kiu gxi estas tabua -- malgraux ke laux la reguloj gxi
sxajnas deviga.  Kaj super cxio, tiaj listoj estus malsamaj depende de
la lingva fono de la kompilintoj.

-- 
Sergio



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a