On 1/17/06, jv <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > tra lego de literaturo en e-o mia uzo de la artikolo elastigxis.
> foresto de artikolo restas al mi sxoka en kelkaj okazoj. ekzemple > en "princidino mary" mi legas: > "mi haltis, preninte anson de l' pordo, kaj diris..." > kio bildigas al mi difinitan pordon kun pluraj ansoj sur la sama > flanko, el kiu la aganto enmanigis unu. Mi komprenas tion (cxar mi komprenas ke franclingvano atendas en tia situacio la difinan artikolon; dum por ruso gxuste malesto de nedifina determinilo suficxas). Sed se ruso provas apliki tian logikon, li tuj renkontas multajn esprimojn kiel "en formo de sfero", kiuj logike devus esti ne malpli sxokaj -- sed ial ne estas. > en iuj okazoj sxajnas al mi, ke artikolo efektive aldonas informon > esprimeblan nur per pli longa vortumo. ekzemple se rakonto estas > pri homo, kiu "... normale eniris la domon tra la pordo, iris al la > supra etagxo, enixgis en la cxambron de sinjoro tianoma, kaj dek > minutojn poste eliris tra *la* fenestro..." mi nepre komprenas "tra > la fenestro de la cxambro de sinjoro tianoma". Logike tio devus implici, ke la cxambro de tiu sinjoro havis nur unu fenestron. Tamen (pro mia sperto alilingva) mi konstatas, ke "la fenestro" povas esti iu nespecifa el pluraj fenestroj. Mia regulo estas jena: la difina artikolo estas teda malemfazilo. Gxi tede ripetas: "gxuste tiu, pri kiu vi mem ekpensus". Tre stranga funkcio. Multe pli racia sistemo estas emfazi la emfazendajxoj per uzo de emfazilo (t.e. nedifina determinilo), ol fari emfazon per neuzo de malemfazilo. Sed bedauxrinde Esperanto estas tia malracia lingvo. > "tra *tiu* fenestro" ne tauxgas en tiu kunteksto, kaj "tra > fenestro" lasas ebla, ke la homo eliris tra iu ajn fenestro de la > domo. se mi provas revortigi tiun signifon, mi dirus "tra > vi-komprenas-el-la-cirkonstancoj-kiu fenestro". Kvankam fakte oni eble ja ne komprenas (se la cxambro havas du fenestrojn). Fakte ne "vi komprenas", sed "min ne interesas, kiu". > nu, eble tio estas nur unu el la uzoj, kaj mi ne pretendas, ke mi > povas simple priskribi la aferon. probable ekzistas nacilingva > lingvoscienca literaturo pri tiu temo. Estas mirinde malmulte. Precipe, estas ekzercaroj. -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
