Sergio:

> --- Bertilo:

> > Eble iom pli uzebla versio de tiu simplisma regulo povas esti la
> > jeno: Uzu "la", se aldono de "tiux(j)(n)" malpli fushus la sencon ol
> > aldono de "iux(j)(n)".

> Hm, provu apliki tiun regulon al gxi mem: kial vi ne diras "se LA
> aldono"?

Char "se tiu aldono..." signifus, ke temus pri tiu sama aldono, pri
kiu mi jhus parolis. Vere temas ja pri du tute malsamaj aldonoj:
aldono de "tiu(j)(n)" kaj aldono de "iu(j)(n)". Do, lau mi "iu aldono"
malpli fushas la sencon ol "tiu aldono".

Sed mi neniel asertas, ke tia simplisma regulo vere bone funkcias. Mi
nur provis serchi iom pli funkcipovan vortigon de la jam proponita
regulo. Tute povas esti, ke mia varianto estas neuzebla.

> > Kompreneble tia simplisma regulo restigas kiel neklarigitan la
> > gravan demandon, kiel elekti inter "tiu" kaj "la".

> Nu, cxi tio ne estas problemo por ruso: se ruse montra pronomo
> konvenas, tiam ankaux en Esperanto gxi konvenas.  Alia afero, ke por
> sendependa, auxtonoma priskribo de la fenomeno oni ne povas uzi tian
> intuicion.

Eble sufichas aldoni al mia regulo: Se la vorto "tiu(j)(n)" mem
shajnas perfekte trafa, uzu ghin, sed se ghi shajnas iom tro insista
kaj emfaza (kvankam ne komplete fusha), uzu "la".

Kompreneble chio chi antausupozas, ke oni jam lernis kiel uzi "tiu(j)(n)".

--
Bertilo Wennergren


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a