tra lego de literaturo en e-o mia uzo de la artikolo elastigxis.

foresto de artikolo restas al mi sxoka en kelkaj okazoj.  ekzemple en
"princidino mary" mi legas:
    "mi haltis, preninte anson de l' pordo, kaj diris..."
kio bildigas al mi difinitan pordon kun pluraj ansoj sur la sama flanko, el kiu
la aganto enmanigis unu.

en iuj okazoj sxajnas al mi, ke artikolo efektive aldonas informon esprimeblan
nur per pli longa vortumo.  ekzemple se rakonto estas pri homo, kiu "...
normale eniris la domon tra la pordo, iris al la supra etagxo, enixgis en la
cxambron de sinjoro tianoma, kaj dek minutojn poste eliris tra *la*
fenestro..." mi nepre komprenas "tra la fenestro de la cxambro de sinjoro
tianoma".  "tra *tiu* fenestro" ne tauxgas en tiu kunteksto, kaj "tra fenestro"
lasas ebla, ke la homo eliris tra iu ajn fenestro de la domo.  se mi provas
revortigi tiun signifon, mi dirus "tra vi-komprenas-el-la-cirkonstancoj-kiu
fenestro".

nu, eble tio estas nur unu el la uzoj, kaj mi ne pretendas, ke mi povas simple
priskribi la aferon.  probable ekzistas nacilingva lingvoscienca literaturo pri
tiu temo.

jxeromo


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a