edmundo:
> Kiel "Min-rivero", "Plata-urbo", "Rod-Insulo" kaj similaj aferoj estu
> traktataj en ReVo, aux en iu ajn vortaro?

en revo mi registrus ilin en la artikoloj de "rivero" "urbo"... mi skribus la
kapvorton sen streketo, metante la streketan formon kiel variajxon se gxi
efektive uzatas.

pri "min" "plata"... mi dirus nenion.  ili estas sen propra signifo.  mi memoras
la problemon de "fur" en franca vortaro kiu devas registri "au fur et a' mesure"
tio estas pli-mapli "laux tio ke...": "fur" aperas nur en tiu diro kaj ne havas
memstaran sencon, kvankam gxi ne estas fremdajxo sed nur ia arkaikajxo.

cetere la ordo de tiaj konstruoj varias.  "hunan-provinco" kaj "provinco hunan"
indiferente aperas en interreto (kaj alternas eventuale kun "hunan" aux
"hunano").   mi iam uzis la formularon de la akademio por demandi pri eventuala
rekomendo pri la kombino propra nomo plus klaso.  s. maul respondis ke li ne
vidas problemon en tio.

amike.

jxeromo


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a