>>en revo mi registrus ilin en la artikoloj de "rivero" "urbo"...

> Mi trovis ekzemplojn nur de "Min-rivero" kaj tute ne de "Minrivero".
> Cxu tamen vi volus doni prioritaton al la formo sen dividstreko?

miaopinie la formo sen streko ne povas esti malgxusta.  cxar la 
uzo de streketo estas iom kaprica, mi emas cxiam ankaux proponi 
la glatigitan formon.  efektive se gxi tute ne aperas en 
disponeblaj tekstoj, gxi eble ne estu la cxefa formo.

>>pri "min" "plata"... mi dirus nenion.  ili estas sen propra signifo.

> Tamen, la elemento "Min" portas la plej gravan parton de la signifo,
> kaj se iu volus konsulti vortaron pri "Min-rivero", mi suspektas, ke
> tiu pli versxajne rigardus cxe "Min" ol cxe "rivero".

jes, prave.  en la arangxo de revo, tio ne tre gravas.  egale 
kien ni metus "minrivero"n, gxi estos trovebla per la sercxilo, 
kaj gxi aperos sub "m" en la indekso.  la elekto de la artikolo 
estas nur regulo por redaktantoj, kiu evitus (se gxi estus tute 
klara) duoblajxojn.

la modelo de revo ankaux ebligas prezenti artikolon kun radiko
"min" kaj nur unu derivajxo "~rivero" sen propra difino por "min" 
aux "mino" aux simila.

> Cetere, cxu registri "Min-rivero" sub "rivero" sen doni adekvatan
> klarigon pri "Min" ne similus iomete al registri "televidi" sub "vidi"
> sen havi adekvatan klarigon pri "tele"?

tre similas.  en konstante priverkata difinvortaro tio ne tiom
sxokas min.  gravas, ke la difino de "televido" estu bona, egale
cxu gxi sidas sub "vidi" aux en propra artikolo, kaj egale cxu
"tele" ricevas propran difinon aux ne.  ja kiam iu trovas la
difinon de "registaro" sub "regi", nenio garantias, ke "istaro"
ricevas difinon kaj nenio montras, cxu "istaro" estas tuto aux
"is+taro" aux "ist+aro"...  revo cxiuokaze ne plene esprimas 
morfologian analizon de kapvortoj.

> (Cxu iu povas klarigi denove
> la malpermeson pri neoficialaj afiksoj, aux doni referencon, cxar mi
> estas konfuzita denove?)

oficiale pri neoficialeco:
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/dok/lingva_manlibro.html#kiukapvorto

>>cetere la ordo de tiaj konstruoj varias.  "hunan-provinco" kaj
>> "provinco hunan"...

> Sxajnas al mi, ke la formoj similaj al "Hunan-provinco" estas cxina
> specialajxo, kvankam ili estas uzataj ne nur de cxinoj.

eble pri provincoj.  pli gxenerale loknomoj iom varias inter la 
ordoj "nomo-klaso" kaj "klaso nomo".  ekzemple en "monato"
2006-01, p. 12a, mi trovas "la majo-placo", kiu similas al 
"hunan-provinco" aux "min-rivero".

jxeromo




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a