Edmundo: >Kiel "Min-rivero", "Plata-urbo", "Rod-Insulo" kaj similaj aferoj estu >traktataj en ReVo, aux en iu ajn vortaro? > >Mi ne tre volas trakti ilin kvazaux radikojn, kiuj enhavas >dividstrekon, kiel "San-Marino", ktp, cxar la dua elemento evidente >estas Esperanta vorto, sed mi ne scias, kion mi povus diri pri "Min", >"Plata" kaj "Rod" sen la dua elemento.
Ecx se ni agnoskas, ke "river" en "Min-rivero" estas E-a radiko, nenio devigas nin akcepti ankaux "Min" kiel tian. "Min" estas neasimilita elemento, kaj ni rajtas uzi gxin en kunmetajxoj/derivajxoj same kiel en "Saussure-a", "Bush-registaro" k.s., aux en aliaj sintaksaj konstruoj kiel "rivero Min", "registaro de Bush", se ial la kunmetitaj formoj aspektas maloportunaj. Kaj, por reveni al la unua demando, certe indus havi manieron substreki per REVO-aj rimedoj, ke elemento aperanta en kunmetajxo estas "fremda". Marc retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
