Sergio: > En la rusa en tiaj okazoj ni uzas la hejman vorton kiel > titol-artikolon: > insulo Rod(o)
Kaj pro tio, ke la rusa ne havas difinan artikolon, oni ne havas la problemon decidi, cxu estu "(la) lingvo Paskalo" aux "(la) doktoro Zamenhof". > La angla sxajne preferas la tjurkan-japanan manieron postmeti tian > artikolon: > Cxingis-hxano > Mexico City > Miyakawa-san Al mi tio ne estas klara. Oni gxenerale antauxmetas "river", "lake" kaj "mount" (rivero, lago kaj monto), sed postmetas "island", "town" kaj "village" (insulo, urbo kaj vilagxo). Mi pensas, ke en Esperanto oni gxenerale antauxmetas kun artikolo: la rivero Tamizo, la lago Balatono, la monto Kameruno, la insulo Vajto, la urbo Meksiko. Tamen, en PIV oni trovas ankaux: Min-rivero, Micxiganlago, Fujxi-monto, Rod-insulo, Meksik-urbo. Iom hxaose, do. Stulta demando de mi: Cxu ReVo enlasas duonesperantigitajn formojn kiel "Eva" kaj "Ijob"? retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
