Saluton al cxiuj


Mi havas dubon pri la uzo de la vorto "kvartalo".

Laux ReVo estas:
Parto de urbo:
ekz:
loĝi en komerca kvartalo; la latina (studenta) kvartalo en Parizo.


Laux NPIV-2005 estas:
Parto de urbo, prezentata ian specialecon de funkciado aux de logxantaro:
ekz:
komerca kvartalo; privatdoma kvartalo; la Latina Kvartalo (la kvartalo de la studentoj en Parizo); la kristana popolamaso ofte havis la intencon atakegi la hebrean kvartalon.


Sed en mia Granda Vortaro Hispana-Esperanto (Gran Diccionario Español-Esperanto), la vorto "Barriada" estas tradukita kiel "kvartalo (en los suburbios)". La vorto "barriada" (en la hispana) estas domaro tre malricxa, kie la domoj estas konstruitaj far lad- kaj karton-pecoj.

Mi ricevis retleteron de amikino el Bilbao, Hispanio kaj sxi uzis la vorton en tiu senco.

Cxu vi povus certigi min pri tiu alia (kaj eble nova) pli preciza senco?

Dankon pro via helpo.


Amike kaj esperantigante
Eduardo Navas
Akuárius S.I.
-



LLama Gratis a cualquier PC del Mundo.
Llamadas a fijos y móviles desde 1 céntimo por minuto.
http://es.voice.yahoo.com


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a