> Saluton,
> en la cxehxa la vorto "kvartal" signifas "kvaronjaro" kaj laux
> etimologia vortaro devenas el la latina "quartalus" =
> kvaronjara. Por urboparto ni uzas la cxehxan vorton "ctvrt", kiu
> signifas "kvarono".
Pli grave (cxar Fundamente!) -- en la pola estas samkiel en la cxehxa,
kaj la pola traduko de la vorto "kvartalo" en la Fundamento estas nur
"kwarta\l" -- kaj la pola estas pli preciza cxi-okaze ol cxiuj kvar
aliaj vortoj de la Fundamento.
Sed la PIV-oj, kurioze, ne konas la tempan sencon de la vorto.
Ruslingve estas kaj jarkvarona, kaj urboparta sencoj; sed la urboparta
senco estas alia ol en la lingvoj okcidentaj; fakte, mi ne scias, kiel
esprimi en la okcidentaj lingvoj tion (tiu senco tamen ekzistas en la
uzbeka kaj en la turka, kie gxin esprimas "mahalle").
Ruslingve temas pri grupo da domoj cxiuflanke limigitaj per stratoj:
========..==============..=======================..======================
|| || ||
|| || ||
|| kvartalo || kvartalo ||
|| || ||
|| || ||
========::==============::=======================::======================
|| || ||
|| || kvartalo ||
|| kvartalo || ||
|| || ||
========'`=============='`======================='`======================
Do, cxe cxiu vojkrucigxo komencigxas novaj kvartaloj.
--
Sergio
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
