Saluton,
 
en la ĉeĥa la vorto "kvartal" signifas "kvaronjaro" kaj laŭ
etimologia vortaro devenas el la latina "quartalus"
= kvaronjara. Por urboparto ni uzas la ĉeĥan vorton
"ctvrt", kiu signifas "kvarono".
 
Oni nomas tiel administraciajn urbopartojn (urbajn
distriktojn), eĉ kiam ili estas pli multaj ol kvar.
 
Mi supozas, ke origine temis vere pri kvar kvaronoj de
iu antikva urbo, sed  kiam la urbo kreskis kaj
englutis ĉirkaŭajn vilaĝojn kiel siajn antaŭurbojn,
oni nomis ankaŭ ilin "kvarono", ĉar oni ĉesis
kompreni la vorton matematike kaj komprenis
ĝin administracie - kvazaŭ oni dirus "urboparto".
(Sed tio estas nur mia teorio).
 
En la urboj ekzistas same riĉulaj urbopartoj kiel
la malriĉulaj, do oni ne povas ligi "kvartalon" sole
kun malriĉulato.
 
 
Salutas
 
 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a