Russ:
>On 4/16/07, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Mi
>havas dubojn pri doktoro-2: > "Homo, kiu instruas doktrinon: la doktoroj
>de la Eklezio." > > PIV2 tiun sencon donas, ecx (mis)prezentas gxin unue;
>tamen gxiaj > ekzemploj lasas min perpleksaj: > "la doktoroj de la
>Eklezio" sxajnas esti eksterordinara > titolo, dum la juda "doktoroj de la
>Legxo" sxajne estas > suficxe banala titolo de rabeno (cxu?). > > Mi
>entute tre dubas ke la senco 2a estas internacia. Almenaux > la rusa
>"ÄÏËÔÏÒ" cxi tiujn sencojn certe ne havas. Atribuitaj > ekzemploj pri tiu
>senco mankas en PIV2 kaj ReVo. Tiu doktrininstrua senco surprizas ankaux
>min. Mi ne trovas gxin en miaj angla-esperantaj vortaroj, nek
>pola-esperantaj vortaroj (mi certe ne regas la polan, sed ili nur donas la
>signifon "doktor", kiu versxajne ne havas tiun sencon laux miaj
>angla-polaj vortaroj. :) Laux Konciza etimologia vortaro de Cherpillod, la
>esperanta "Doktoro" rilatas al francaj kaj latinaj vortoj por "instrui",
>do ni ne miru ke tiu senco aperas en PIV kaj estas konata de itala Renato.
>:) Mi ne memoras cxu mi iam ajn renkontis tiun sencon en reala teksto.
>kunperplekse, russ
Certe indus trovi E-ajn ekzemplojn de tia uzo, sed la signifo ekzistas en
pluraj lingvoj, i.a. en la angla
http://www.hyperdictionary.com/search.aspx?define=doctor
kaj la germana, se mi ne eraras (Doktor der Kirche)
http://de.wikipedia.org/wiki/Anselm_von_Canterbury
Sur la alingvaj pagxoj de la sama artikolo eblas vidi la finnan
"kirkonopettaja" (eklezi-profesoro), la svedan "kyrkolärar", la hebrean
"doktor sxel hakenesija" (intercitile)... Nenio tia en la slavaj tradukoj,
sed la artikolo dedicxita al la "doktoroj de la Eklezio" enhavas ankaux
polan varianton (Doktorzy Kos'ciol/a)
http://pl.wikipedia.org/wiki/Kategoria:Doktorzy_Ko%C5%9Bcio%C5%82a
kaj ecx rusan, sed kun alia vorto (Otcy Cerkvi = patroj de la Eklezio).
Do entute la signifo aspektas al mi suficxe internacia kaj facile derivebla
de la kutima signifo de universitatnivela klerulo.
Kore,
Marc