--- In [email protected], [EMAIL PROTECTED] wrote:
> 
> kaj la germana, se mi ne eraras (Doktor der Kirche)
> 
>          http://de.wikipedia.org/wiki/Anselm_von_Canterbury
> 
Estimataj,

La gxisupra teksto temas pri Anselm, klerikulo, kiu vivis inter 1033
kaj 1109. Marc referencas al la frazo: "Anselm wurde 1494 heilig
gesprochen und 1720 von Clemens XI. zum Doktor der Kirche ernannt."
(Anselm estis deklarita sanktulo en 1494 kaj en 1720 de Clemens XI. 
doktoro de la eklezio). 

La termino "Doktor" estas en Germanio en slanga uzo sinonimo por
"kuracisto". En la korekta uzo gxi estas akademia titolo, kiu atestas
la kapablon science labori. La koncerna scienco estas, kiel
latindevena mallongigo, parto de la titolo (ekz. "Dr. jur.", Dr.
med.). Bonvolu noti la diferencon inter iu persono, kiu ricevis por
elstara laboro la titolon de "doktoro de la teologio" kaj la menciita
"doktoro de la eklezio", kiu (almenaux en kazo de Anselm) havas
karakteron de "doktor honoris causa" (Dr.h.c.)
http://de.wikipedia.org/wiki/Ehrendoktor 
  
Peter


Rispondere a