Je 4/18/07, Marc:
> Sergio:

[...]

>>Mi supozas ke ankaux la romkatolikoj havas tian distingon, kvankam
>>la vikia pagxo tion ne scias.

> Aliloke mi trovis, ke estas efektiva distingo inter "patro" kaj
> "doktoro" de la Eklezio. La "doktoroj" estas oficale nomumitaj (fare
> de la Papo), dum "patro" estas malpli oficiala titolo.

En ortodoksismo la papoj (aux aliaj ekleziaj instancoj) havas nenian
rolon en tio.  Tio ne estas administra-burokrata proceduro, tio estas
konsento de la Eklezio, sen formala proceduro.

Cxiu Patro de la Ekumena Eklezio estas ankaux Majstro de la Ekumena
Eklezio.  Inter ili la apostoloj estas la unuaj.  Cxu Vatikano arogis
al si la rajton deklari Pauxlon kaj Petron "doktoroj de la Eklezio"?

> Cetere katolikismo kaj ortodoksismo sxajne ne interkonsentas pri la
> patroj, cxar la unua ne plu akceptas novajn "patrojn".

Ne nur pri la novaj.  Ambrozo jes estas kaj Majstro kaj Patro de la
Ekumena Eklezio; sed pri, ekz-e Auxgusteno kaj Hieronimo ekzistas
disopinio, cxu ili estas "Patroj" aux nur "Majstroj" (cxar ne cxiuj
iliaj opinioj estis ortodoksaj; ekz-e la abomeninda doktrino pri
antauxdestineco, kiun Romo fakte jam delonge forlasis, sen mencii ke
gxi estas sxuldata al Auxgusteno).  Interalie, kaj Auxgusteno, kaj
Hieronimo estas "nur" beatuloj, ne sanktuloj en la ortodoksa eklezio.

--
Sergio

Rispondere a