Je 4/17/07, Marc:

[...]

>>kaj ecx rusan, sed kun alia vorto (Otcy Cerkvi = patroj de la Eklezio).

> Ecx pli interesa estas

>          http://eo.wikipedia.org/wiki/Doktoro_de_la_Eklezio

> kiu enhavas tradukojn al la rusa (uchitel' cerkvi = instruisto de la
> Eklezio), al la belorusa (doktar kasxcjolu), al la albana, al la
> hebrea (mori hakenesja) ktp, kiuj uzas aux "doktoro" aux
> "instruisto" (lauxvorta traduko de la latina vorto, ecx se temas pri
> figura uzo).

La slavona termino (kaj supozeble gxia greka originalo) parolas pri
"la ekumenaj patroj kaj majstroj de la eklezio".

La titolo "patro" estas pli honora.  "Majstro de la Eklezio" povas
esti persono kiu grave influis la eklezian doktrinon, sed inter kies
opinioj eble ne cxiuj estas ortodoksaj.  Ekz-e Tertuliano aux Origeno
ne estas ekumenaj Patroj, iujn el iliaj opinioj la Eklezio kondamnis
kiel herezajn.

Mi supozas ke ankaux la romkatolikoj havas tian distingon, kvankam la
vikia pagxo tion ne scias.

Jxeromo:
> jes, gxi estas latinajxo, kiu konservigxas diverslingve nur en la
> menciitaj du esprimoj.

Kaj mi dubas, cxu Hilel estis "doktoro".

> estas misgvide prezenti tion kiel gxeneralan sencon de la vorto.
> laux via propono, ni povus skribi:

> 2. (arkaismo) = klerulo
>     "la doktoroj de la Eklezio"

> ...ecx se la arkaismo ne estas propre esperanta.

Se entute konservi cxi tiun barbarajxon, oni apartigu gxin en apartan
drv.  Cxar gxi ne estas libera vortokombino kia estus pli esperanteca
"majstro de la eklezio".  Gxi certe ne signifas tiusence "klerulo"n,
gxi temas pri kreinto de doktrino.  Ekz-e se oni dirus ke "Zamenhof,
Kabe kaj Kalocsay estis doktoroj de Esperanto", apenaux iuj supozus,
ke la celata senco estas ke "Zamenhof, Kabe kaj Kalocsay estis
majstroj de Esperanto".  Pli probable oni supozus, ke temas pri tiu
konata fakto, ke cxiuj tri personoj estis esperantujaj kuracistoj.

En la Orienta kristanismo Latino neniam estis Eklezia lingvo, kaj tial
"doktoro" neniam havis cxi tiun sencon.  La grekajxojn oni kutime
tradukas.  Tiaj tradukitaj vortoj egale aplikeblas al la majstroj
islamaj, budaismaj, judismaj ktp.

--
Sergio

Rispondere a