Russ: >On 4/16/07, [EMAIL PROTECTED] <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Certe indus trovi E-ajn ekzemplojn de tia uzo, sed la signifo ekzistas en > > pluraj lingvoj, i.a. en la angla > > > > http://www.hyperdictionary.com/search.aspx?define=doctor > >Nu estas "a leading theologian in the history of the Roman Catholic >Church; "the Doctors of the Church greatly influenced Christian >thought down to the late Middle Ages"", kio certe similas, sed ne >samas al "Homo, kiu instruas doktrinon: la doktoroj de la Eklezio." >Aux eble dependas de la senco de "instruas"? Cxu la rolo de teologo >estas "instrui" aux "esplori/klarigi/studi"?
Laux mi la difino "homo, kiu instruas doktrinon" (el PV) estas tutsimple malgxusta. Necesas difini la du terminojn "doktoro de la Eklezio" kaj "doktoro de la Legxo" kiel kunmetajxojn. Kiel mi diris, "doktoro de la Eklezio" estas titolo atribuita de la Papo al (mortinta) sanktulo, do estas neniu rilato kun efektiva instruado, krom ke lia instruo/esploro/studo restas aktuala kaj teologie grava. >Krome la dua vortaro citita sur tiu pagxo ne havas ian ajn similan signifon. > >Sed mi trovis ke laux http://m-w.com/dictionary/doctor angla "doctor" >inkluzivas la difinojn: >1 a : an eminent theologian declared a sound expounder of doctrine by >the Roman Catholic Church -- called also doctor of the church b : a >learned or authoritative teacher > >Surprizas min ke tio estas la unua difino cxe m-w. Mi havas paperan >anglan vortaron kiu tute ne havas tiajn difinojn. En mia anglalingva >vivo, mi maloftege rimarkas tiun "teologinstruan" uzon de "doctor", >kompare al la kutimaj signifoj "kuracisto" aux >"altuniversitatnivelulo". Mi scivolas cxu tia uzo pli oftas en la >brita angla. Ne miru: vi ja scias, ke la angla ne estas lingvo :-) Serioze: ankaux cxi tie se vi demandus al stratulo, kion signifas "doktoro de la Eklezio" aux "doktoro de la Legxo", li ne scius. Kleraj homoj ja scias (pli-malpli), sed temas pri tipo de klereco, kiu en aliaj mondpartoj ne estas flegata. Kore, Marc
