Sergio:

>Je 4/17/07, Marc:
>
>[...]
>
> >>kaj ecx rusan, sed kun alia vorto (Otcy Cerkvi = patroj de la Eklezio).
>
> > Ecx pli interesa estas
>
> >          http://eo.wikipedia.org/wiki/Doktoro_de_la_Eklezio
>
> > kiu enhavas tradukojn al la rusa (uchitel' cerkvi = instruisto de la
> > Eklezio), al la belorusa (doktar kasxcjolu), al la albana, al la
> > hebrea (mori hakenesja) ktp, kiuj uzas aux "doktoro" aux
> > "instruisto" (lauxvorta traduko de la latina vorto, ecx se temas pri
> > figura uzo).
>
>La slavona termino (kaj supozeble gxia greka originalo) parolas pri
>"la ekumenaj patroj kaj majstroj de la eklezio".
>
>La titolo "patro" estas pli honora.  "Majstro de la Eklezio" povas
>esti persono kiu grave influis la eklezian doktrinon, sed inter kies
>opinioj eble ne cxiuj estas ortodoksaj.  Ekz-e Tertuliano aux Origeno
>ne estas ekumenaj Patroj, iujn el iliaj opinioj la Eklezio kondamnis
>kiel herezajn.
>
>Mi supozas ke ankaux la romkatolikoj havas tian distingon, kvankam la
>vikia pagxo tion ne scias.

Aliloke mi trovis, ke estas efektiva distingo inter "patro" kaj "doktoro" 
de la Eklezio. La "doktoroj" estas oficale nomumitaj (fare de la Papo), dum 
"patro" estas malpli oficiala titolo. Cetere katolikismo kaj ortodoksismo 
sxajne ne interkonsentas pri la patroj, cxar la unua ne plu akceptas novajn 
"patrojn".

Kore,

Marc


Rispondere a