Wieland:
> http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/sercxu.pl?sercxata=abel&kadroj=1
> vi vidas ke la norvega Abel estas tradukita al abel<sup>1</sup>.
> ...
> Alia ekzemplo estas apis:
> http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/sercxu.pl?sercxata=apis&kadroj=1
> ... Se kiel tiam traduki
> "Apis mellifera"?
sxajnas, ke en ambaux okazoj rolas traduko ene de la difino.
la dua okazo estas iom nenormala, cxar gxi tradukas "abelon" en
scienca nomenklaturo kaj per nomo de genro kaj per nomo de unu specio
el tiu genro. miaopinie la gxusta traduko estas la genronomo, do la
specio devus aperi aux en alia senco (kreota abelo 2), aux en alia
derivajxo (kreota mielabelo), aux nur en ia distinga skribo
("em"-marko ekzemple).
tamen estas teorie eble mencii du samlingvajn tradukojn en difino. mi
rigardis al ekzemplo, en kiu du sciencaj specioj eventuale rigardataj
kiel subgenro respondas al unu komunlingva nomo: "oksikoko". en tiu
artikolo mi ecx uzis "trdgrp" ene de la difino kaj bedauxrinde la
rezulto estas ecx pli malkontentiga: la du tradukoj de "trdgrp"
(cxeestaj en xml) estas forvisxitaj el la difinoteksto (en html).
jxeromo