Wieland:

>Ekzemple:
><kap><rad>Abel</rad>/o</kap>
><drv mrk="abel1.0o">
>.. <snc>
>     <dif>
>       Norveglingve: Niels <trd lng="no">Abel</trd>, 1802-1829. Norvega 
> matematikisto.
>     </dif>
>   </snc>
>Cxu cxi tie Abel estas la traduko de Niels aux de tio senco de Abel
>aux gxenerale de Abel?

Tiu "Abel" estas la norvega traduko de Abelo ("abel1.0o"). Evidente eblus 
loki la tradukon fine de la elemento snc, sed iam estis decidite allasi 
ankaux tiun cxi formon, kiu evitigas ripeton (do eraroriskon) kaj ebligas 
specialan tipografian pritrakton de la fremda vorto en la difino.

>Cxu tio dependas de la ekzisto de aliaj sencoj?

Ne.

>Cxu oni povas iomete simpligi la formaton?

Oni povas fari cxion, sed mi ne konsilas. Prefere vi adaptu vian programon 
al la nuna stato. Cetere tradukoj povas okazi ankaux en ekzemploj kaj tie 
estas vere utilaj.

>La ideo de XML estas, ke la enhavo estu masxinlegebla.

Certe, se tio ja estas masxinlegebla :-) Vidu, kiel la REVO-programaro 
trafe tradukas tiujn XML-dosierojn al HTML-pagxoj.

Kore,

Marc 


Rispondere a