Wieland:

>Unue mi pensis, se traduko estas ene en senco, tiam estas traduko de la
>senco. Kiam ne estas ene en senco, sed en derivagxo, tiam estas
>traduko de la derivagxo.
>Tiel bone funkcias, sed foje ne.
>De kie scias la programo de Wolfram, ke la novega Abel ne estas
>traduko de la senco sed de la derivajxo.

Ha, mi pli bone komprenas. Sxajnas al mi, ke "Abel" estas traduko de la 
senco, ne de la derivajxo, sed la alilingvaj tradukoj aperas je la 
derivajxa nivelo laux silenta regulo, ke se iu derivajxo havas nur unu 
sencon, tiam la tradukoj prefere aperu cxe la derivajxo, ol cxe le senco.

Mi ne scias, kiel funkcias la programo de Wolfram, sed la programo, kiun mi 
faris por krei la Matematikan vortaron, rilatigas tradukon al la plej 
proksima supera marko. Ekz-e en la preciza okazo de  Abelo, la traduko 
aperas kiel: drv/snc/dif/trd kaj la marko estas cxe drv. Same por la 
alilingvaj tradukoj, kiuj tamen aperas kiel drv/trd.

>Aldone eblas skribi <ind>aaaa</ind><klr>kkkkk</klr><trd lng="ll">ttttt</trd>
>tio ankaux eblas sen klarigo. Tiam la traduko rilatas al "aaaa".
>Tion mi ne sxatas, cxar aliloke <ind> montras kie esprimo estu en la
>indekso. Ekzemplo el acxet.xml:
>         &ccirc;e la Romanoj, la sklavoj povis <ind>sin el<tld/>i</ind>;
>         <trdgrp lng="fr">
>           <trd>se <ind>racheter</ind></trd>,
>           <trd>s'<ind>affranchir</ind><klr tip="ind"> (en payant)</klr></trd>
>         </trdgrp>
>En la franca indekso "se racheter" estas sub r.
>En la esperanto indekso "sin elacxeti" devus esti sub s, cxar ne plu
>eblas uzi <ind>. Sed gxi nek estas sub s nek sub e nek sub a.

Se mi ne eraras, jam okazis diskuto pri tio: la "kapvortoj" deklaritaj per 
ind efektive ne aperas en la Eo indekso, kio estas bedauxrinda, sed 
malfacile sxangxebla.

>Monday, April 30, 2007, 9:04:02 AM, mjb0/vi skribis:
>mwf>  Certe, se tio ja estas masxinlegebla :-) Vidu, kiel la REVO-programaro
>mwf>  trafe tradukas tiujn XML-dosierojn al HTML-pagxoj.
>Se temas nur pri traduko al HTML-pagxoj, tiam vi pravas.
>Se temas pri legi la XML-dosieron por eltiri esperantajn vortojn kaj
>tradukojn tiam ankaux la programaro de Wolfram havas problemojn.
>Pro tio mi indikis Apis kaj "Apis mellifera" en
>http://reta-vortaro.de/revo/inx/lx_la_a.html .
>
>Laux mi ni celu ke la strukturo de la XML-dosieroj estu pli simpla kaj
>klara. Kaj ne kiam la programo de Wolfram sukcesas traduki gxin al
>bela HTML, tiam estas bona. Se mi devas dufoje skribi Abel kaj povas
>meti la tradukon al la aliaj tradukoj, tion mi nomus plibonigo.

Vi eble pravas de teoria vidpunkto, sed da plibonigoj ekzistas tiom, kiom 
da gustoj, kaj la avantagxoj aspektas limigitaj, sen paroli pri la neceso 
apliki la modifojn al cxiuj koncernataj dosieroj.

Kore,

Marc


Rispondere a