Je 8/25/07, Renato: > Sergio: >>1. CXe "navigi" mi difinos la sencon vojagxan
> Mi restas cxe "sxip-iri", "sxip-vojagxi", "vojagxi", "vagi (tra la > reto)". Tre bone, sed tio ne solvas la problemon, kion ni havu en la vortaro ĉe "navigi". >>2. CXe "navigacio" mi difinos la orientan-biran-direktadan fakon > Mi restas cxe "direkti". "Direkti" estas nesufiĉe preciza: estas ankaŭ aliaj funkcioj tiel nomeblaj. Ekz-e en kamiona ralio Parizo-Dakaro, kaj la ŝoforo, kaj la navigaciisto siasence "direktas" la kamionon (kaj ambaŭ iasence "navigas" tra la dezerto). La problemo ja restas ĉiel ajn, ĉar en sia nuna formo la artikolo ne spegulas la realan uzon de la vorto. La Akademio iel oficialigis "navigacio"n -- sed supozeble per malprecizaj tradukoj, kiuj konfuzas la du aferojn, kaj ne helpas ruslingvanon decidi, kiel do esperantigi la precizan vorton rusan "штурман". -- Sergio
