2007/11/21, Harri Laine <[EMAIL PROTECTED]>: > Jes, kial vi ne turnu al la parolantoj de la lingvo kaj registru la > efektivan lingvouzon. Kial, ekzemple, en REVO ne trovigxas la vorto > "popollevigxo" (Guglo: 15800 trafoj, ekz. "la hungara popollevigxo de > 1956")? Cxu tial, ke gxi ne estas "sxika" nova radiko?
Fakte tiu ĉi vorto estas tute misgvida, laŭ mi. Leviĝo ja povas okazi en tre diversaj manieroj; la unua, pri kio mi pensis, leginte tiun ĉi vorton, estis "progreso de popolo", sed tute ne "ribelo de popolo", kiun mi divenis nur leginte la ekzemplon en krampoj. Kvankam "popolleviĝo" tute konformas al rusa "восстание", ĝi tamen estas malklara. Tio estas ekzemplo de idiomeca kunmetado, kiun, laŭ mi, oni evitu, sed tute ne imitu en tio naciajn lingvojn (ekzemple, kiel en la ĉina "fajroĉaro" = "lokomotivo", "fulmoparolo" = "telefono" [ĉi tie fulmo=elektro, sed tion ja necesas diveni] - jes, tio estas belaj poeziaj metaforoj, sed en Esperanto ni prefere restu ĉe logiko). Do "popolleviĝo" ne taŭgas kiel anstataŭaĵo por "(ek)ribelo". Aliflanke mi sendube estas kontraŭ "insurekcio" kaj "insurgento" kaj estas por tio, ke en ReVo aperu pli da kunmetaĵoj, kiuj nun estas en tute nesufiĉa kvanto. Alvorte, jen ekzemplo el reala vivo: antaŭ kelkaj tagoj mi bezonis vorton por traduki [ru] коновязь [en] tethering/hitching post [fr] piquet (temas pri fosto, al kiu oni alligas ĉevalojn). En neniu vortaro mi trovis respektivan esperantan vorton kaj devis elpensi ĝin mem: alligpaliso; sed evidentiĝis, ke PIV atribuas al tiu kunmetaĵo alian signifon: "paliso en akvo, al kiu oni alligas boatojn". Estas evidente, ke tiu kunmetaĵo devas havi ankaŭ la "ĉevalan" sencon. Sed en ReVo ja ĝi entute ne troviĝas! (Mi povus aldoni mem, sed bedaŭrinde en la reto ne troveblas ekzemploj de tiu vorto en la "ĉevala" senco kaj troveblas tre malmultaj en la "boata" senco). Jen konkludo de la supra rezonado: en ĉio necesas mezuro kaj ekvilibro. Taŭgas nek ekstrema senpripensa neologismado, nek ekstrema senpripensa kunmetado. -- Yury Finkel
