Je 11/22/07, Yury:
> 2007/11/21, Harri Laine <[EMAIL PROTECTED]>:
>> Jes, kial vi ne turnu al la parolantoj de la lingvo kaj registru la
>> efektivan lingvouzon. Kial, ekzemple, en REVO ne trovigxas la vorto
>> "popollevigxo" (Guglo: 15800 trafoj, ekz. "la hungara popollevigxo de
>> 1956")? Cxu tial, ke gxi ne estas "sxika" nova radiko?

> Fakte tiu ĉi vorto estas tute misgvida, laŭ mi. Leviĝo ja povas
> okazi en tre diversaj manieroj; la unua, pri kio mi pensis, leginte
> tiun ĉi vorton, estis "progreso de popolo", sed tute ne "ribelo de
> popolo", kiun mi divenis nur leginte la ekzemplon en
> krampoj.

Ĉu vi simile malaprobus la frazojn kiel
"La popolo sin levis por defendi siajn rajtojn"?

El tio nature sekvas "popolleviĝo", kiu estas tre internacia laŭ sia
interna formo:

R: восстание
P: powstanie
A: uprising, upheaval
G: Aufstand

Eĉ la latinida "insurekcio" entenas la saman ideon de "erekto".

> Kvankam "popolleviĝo" tute konformas al rusa "восстание", ĝi tamen
> estas malklara. Tio estas ekzemplo de idiomeca kunmetado, kiun, laŭ
> mi, oni evitu, sed tute ne imitu en tio naciajn lingvojn (ekzemple,
> kiel en la ĉina "fajroĉaro" = "lokomotivo", "fulmoparolo" =
> "telefono" [ĉi tie fulmo=elektro, sed tion ja necesas diveni] - jes,
> tio estas belaj poeziaj metaforoj, sed en Esperanto ni prefere restu
> ĉe logiko). Do "popolleviĝo" ne taŭgas kiel anstataŭaĵo por
> "(ek)ribelo".

Ĉu ankaŭ "fervojo"n ni evitu?  Sen paroli pri "eldono" ktp.

Aliflanke, "insurekto"n ruslingvano malhavas en sia lingvo, kaj devas
lerni tute sen ia apoga ideo.  Dum "popolleviĝo" estas pli facila por
lerni, eĉ se oni ne tuj ĝin rekonis.

[...]

> Jen konkludo de la supra rezonado: en ĉio necesas mezuro kaj
> ekvilibro. Taŭgas nek ekstrema senpripensa neologismado, nek
> ekstrema senpripensa kunmetado.

Principe mi ne vidas, kial nemotivita radikvorto estu pli bona ol
konvencia metaforo, eĉ se ne tuj divenebla.  Se oni ne tuj rekonis la
metaforon, oni povas ĝin lerni ne pli malfacile ol arbitran
sonkombinon; tamen tian metaforon kuteme estas multe pli facile
memorfiksi.  "Neforgesumino" ne estas tre logika kaj jes idiomaĵa; sed
mi multe pli facile ĝin memorfiksis, ol la idiotan "miozoto"n, kiun
ŝajnas preferi PIV2.

--
Sergio

Rispondere a