Bernhard:

>De: "Marc Bavant" <[EMAIL PROTECTED]>
>
> > Bona ekzemplo de io, kion oni ne faru, se oni volas, ke iam la
> > terminologio
> > stabiligxu.
>
>Pardonu, Marc,
>
>ke simpla E-isto auxdacas atentigi Akademianon pri evidenta francismo /
>okcidentismo, sed vi ja afable petis respondojn de mi:

Nu, kara, ne sxajnigu modestecon kaj humilecon. Neniu povas kredi tion.

>terminologio en Eo estas nur la scienco, ne la terminaro (la elektonika aux
>libroforma kolekto de terminoj), dum en multaj okcidentaj lingvoj gxi havas
>ambaux sencojn (fr terminologie, en terminology, de Terminologie kaj simile
>probable en plej multaj latinidaj lingvoj (?)). Kiel vi facile povas
>konstati en ReVo (!) gxuste nur estas "... ke iam la [kemia] terminaro
>stabiligxu".

Mi ne konsentas kun via analizo. "Terminologio" estas vastasenca vorto, kiu 
ampleksas kaj la teorion (se oni povas gxin nomi tiel), kaj la 
terminprovizon. Por cxi-lasta nocio mi uzas aux "terminprovizo" aux 
"terminologio", sed "terminaro"-n mi prefere limigas al speciala verko, 
prezentanta la terminprovizon laux difinitaj reguloj. Mi same preferas 
paroli pri la "vortprovizo" de iu verkisto, ol pri lia "vortaro", kvankam 
tia signifo estas klasika. Ke aliaj faras alie min ne gxenas.

>P.S. Pri via stilo mi jam ne auxdacas "provizi (? kial ne simple "doni")
>respondojn", nur demandi:
>
>- Cxu vi ne pensas, ke "bona ekzemplo, kiel oni ne faru ..." estas multe pli
>eleganta Eo ol pauxsi la francan "bona ekzemplo de io, kion oni ne faru ..."
>(de ca que)?

Ne, mi ne pensas, ke multe pli eleganta. Mi ecx dubas pri la sintaksa 
gxusteco de via esprimo.

>- Ke "senargumente" ne estas pli klara Eo ol la franca pauxsajxo "sen
>esprimitaj argumentoj"?

Ne, cxar mi supozas, ke argumentoj estis konsideritaj. Mi kritikas prcize, 
ke ili ne estis esprimitaj, sed komprenas, ke kadre de vortaro tio ne 
eblis. Oni devintus fari apartan pravigan dokumenton, konsulteblan rete, 
sed tio postulas kulturon de travidebleco.

Cetere, de kiu franca esprimo vi opinias, ke mia esprimo estas pauxsajxo?

>- Ke oni simple diru "ke iu ... preskribis, ke" anstataux la peza francismo
>"ke iu ...permesis al si dekreti, ke ..."

Ambaux manieroj gxustas, sed estas nuancoj. Mi miras, ke vi ilin ne perceptas.

>Nu, cxiel ajn, stilo eble nur estas demando de gusto.

Cxefe de kulturo.

>Cxiukaze mi gxojas pri
>la varmaj radioj de la franca, kiu brilas tra preskaux cxiuj Esperantaj
>frazoj viaj - ili agrable memorigas pri foraj lernejaj tagoj.

Mi gxojas senintence gxojigi vin.

Kore,

Marc


Rispondere a