De: "Marc Bavant" <[EMAIL PROTECTED]>

> Malgraux liaj plurnombraj valoraj kontribuajxoj mi ne konstatis, ke, ekde
> kiam li agitas en tiu diskutlisto, li sukcesis sproni multajn al efektiva
> laboro. Mi esperas, ke li mem tiros la konkludon de sia malsukceso. Se ne,
> definitiva eksigo el la listo estos pli sanefika rimedo, ol ignorado de
> liaj mesagxoj fare de tiuj, kiujn li provas ofendi.
>
> Kore,
>
> Marc

Interese, kara Marc,

se vi tamen relegas la mesagxojn de la lastaj tagoj kaj semajnoj, vi trovos, 
ke mi ekz-e gratulis, dankis kaj lauxdis al Fernando pro lia bona klarigo de 
la malfacilaj kemiaj nocioj, al Sergio pro hxanuko, al Alex pro la precizaj 
ekzemploj el la literaturo pri gxemelo, al Sebastian pro mezozoiko, al 
Wieland pro sunokulvitroj kaj toniko, al Jerome pro la demando "kian ReVon?" 
kaj liajn multajn kontribuojn kaj simile ankoraux al aliaj.

Kaj cxu pli bona rimedo ekzistas por instigi al laboro ol lauxdo kaj 
agnosko, ke io bona kaj valora estas aldonita al komuna tuto?

Kiam vi lastatempe esprimis ion pozitivan pri iu propono aux kontribuo de iu 
kolego? Kaj kiam ofte vi skribis "fusxo", "fusxuloj", "netauxga" ktp.?

Sincere

Bernhard


Rispondere a