Berhard:

>De: "Marc Bavant" <[EMAIL PROTECTED]>
>
> > Malgraux liaj plurnombraj valoraj kontribuajxoj mi ne konstatis, ke, ekde
> > kiam li agitas en tiu diskutlisto, li sukcesis sproni multajn al efektiva
> > laboro. Mi esperas, ke li mem tiros la konkludon de sia malsukceso. Se ne,
> > definitiva eksigo el la listo estos pli sanefika rimedo, ol ignorado de
> > liaj mesagxoj fare de tiuj, kiujn li provas ofendi.
>
>Interese, kara Marc,
>
>se vi tamen relegas la mesagxojn de la lastaj tagoj kaj semajnoj, vi trovos,
>ke mi ekz-e gratulis, dankis kaj lauxdis al Fernando pro lia bona klarigo de
>la malfacilaj kemiaj nocioj, al Sergio pro hxanuko, al Alex pro la precizaj
>ekzemploj el la literaturo pri gxemelo, al Sebastian pro mezozoiko, al
>Wieland pro sunokulvitroj kaj toniko, al Jerome pro la demando "kian ReVon?"
>kaj liajn multajn kontribuojn kaj simile ankoraux al aliaj.

La koncernatoj diru mem, cxu viaj lauxdoj ilin instigis al io konkreta por 
REVO. Koncerne Sergion kaj Jxeromon mi dubas, ke ili atendis viajn 
kuragxigojn por ion entrepreni.

>Kaj cxu pli bona rimedo ekzistas por instigi al laboro ol lauxdo kaj
>agnosko, ke io bona kaj valora estas aldonita al komuna tuto?

Mi agnoskas, ke estas bona rimedo. Sed krom per lauxdoj al kelkaj vi 
prisxutas nin ankaux per cxiatemaj demandoj kaj kritikoj. La kritikatoj 
fajfas pri tio, sed tio povas fortimigi ankaux la lauxdatojn.

>Kiam vi lastatempe esprimis ion pozitivan pri iu propono aux kontribuo de iu
>kolego? Kaj kiam ofte vi skribis "fusxo", "fusxuloj", "netauxga" ktp.?

Mi ne timas la vortojn. Mi lastatempe devis interveni koncize. La cititajn 
epitetojn mi direktis al neniu el ni.

Marc


Rispondere a