> Nu, mi certe kritikas akademianojn kaj c'iukaze pri terminologio jen > tio, kion diras mia: > http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj > > terminologi-o = termin-scienc-o, termin-stud-o, (en la senco de > 'terminaro') termin-ar-o > > Amike > > Renato
Miaj preferoj pri tiu termino estas samaj, Renato, cxar "terminologio" en la okcidentaj lingvoj estas trisenca kaj tial malklara (vi povus ankoraux aldoni vorton por la signifo 2 "cxiuj terminoj de specifa fako"). La demando pri "terminologio" / "termino-scienco, terminaro estas nur unu ekzemplo de tre gxenerala fenomeno, alia estas gxemeloj / dunaskuloj. En lingvistiko / lingvo-scienco miascie oni nomas gxin introvertita / enen direktita - ekstravertita / elen aux eksteren direktita (kaj introvertita kaj ekstravertita ne troveblas en ReVo; en PIV 2002 nur la psikologia senco): Enen direktita lingvo-uzo klopodas lauxeble vaste eluzi la proprajn latentojn de la lingvo (du'nask'ul'oj), eksteren direktita lingvo-uzo lauxebe kopias (kiel ajn difinite) "internacian" formon (gxemel'oj). Ambaux tendencoj havas avantagxojn kaj malavantagxojn, foje nur temas pri stilaj diferencoj varieblaj laux la konversaciaj cirkonstancoj. En la la dua duono de la 19a jc. la germana estis ege introvertita, precipe la administra lingvajxo preferis "proprajn" vortojn kaj lauxeble evitis "fremdajn": Fernsprecher - Telefon selbsttätig - automatisch Oberlandesgericht - Appelationshof Lichtspielhaus - Kino Beitrag - Prämie Hauptwort - Substantiv Tuwort - Verb Wem-Fall - Dativ Augenheilkunde - Ophthalmologie Hodiaux estas inverse. La germana treege kopias, transprenas "fremdajn" vortojn (precipe anglajn), ecx kiam trafa "propra" vorto ekzistas. La avantagxo de la ekstravertita kolumno (dekstre) estas, ke vi cxiuj probable povas diveni la sencon de la vortoj, ecx se vi ne scipovas la germanan. La avantagxo de la introvertita kolumno (maldekstre) estas, ke cxiu germanlingva infano komprenas Augen'heil'kunde, sed Ophthalmologie nur kuracistoj, instruistoj de la helena kaj kelkaj "klasike" edukitaj personoj. Ambaux tendencoj cxiam ekzistis kaj cxiam ekzistos ankaux en Esperanto. Dum en la Varengjena epoko Eo estis forte direktita eksteren, de la Bertila PMEG ekzistas forta tendenco al introvertismo / "Renatismo". Ankoraux en la 1980-aj jaroj estis "sxoka", kvazaux "revolucia" paroli pri i-vorto anstataux pri verbo, hodiaux tio jam farigxis kutima. Kiel tio koncernas ReVo-n? Duoble: - ReVo devas noti ambaux, kaj oftalmologon kaj okul-kuraciston, kaj gxemelojn kaj dunaskulojn. Oftalmologo kaj gxemeloj ne estas "superfluaj", nur cxar oni facile povas esprimi ilin per "simplaj", "pure Esperantaj" vortoj; ili same apartenas al Eo, kiel la "simplaj" vortoj (kiuj ne nepre cxiam kaj cxiuokaze estas pli klaraj kaj facilaj): Inter oftalmologoj parolu oftalmologe. - Pro la klasika PV/PIV-arangxo de ReVo laux radikoj, la ekstravertitaj vortoj unurigarde dominas la vortaron: dum oftalmologo rajtas je propra titolo kaj propra ReVo-pagxo, okul-kuracisto ie sin kasxas aux cxe okul'o aux cxe kurac'i. Tiel ekestas malgxusta unua impreso pri la fakta uzo. Sed tio estas la heredajxo de la Varengjena epoko eksteren direktita, tradicio kiun ReVo de-ove importis. Pardonu, ke tiu mesagxo farigxis iom pli longa ol kutimas cxi-liste. Amike Bernhard
