Bertilo:
>Bernhard Pabst skribis:
>
>[Multajn malafablajhojn kontrau Marc.]
>
>Nun Bernhard estas survoje ankau al mia filtrilo de ghenuloj.

Nu, min ne tro gxenas liaj personaj atakoj, des pli ke evidente polemikaj, 
do iusence sensignifaj.

Pli gxenas min, de kelka tempo, liaj konstantaj negativaj vortoj kontraux 
REVO, kiuj vortoj riskas efiki negative al novaj interesigxantoj.

Malgraux liaj plurnombraj valoraj kontribuajxoj mi ne konstatis, ke, ekde 
kiam li agitas en tiu diskutlisto, li sukcesis sproni multajn al efektiva 
laboro. Mi esperas, ke li mem tiros la konkludon de sia malsukceso. Se ne, 
definitiva eksigo el la listo estos pli sanefika rimedo, ol ignorado de 
liaj mesagxoj fare de tiuj, kiujn li provas ofendi.

Kore,

Marc


Rispondere a