Fernando:
>Nu, kvankam kelkfoje oni ja uzas por karbido ("carbide") sinonimojn kiel
>karbonidon aux karburidon, fakte ne tauxgas diri hidrokarbido, kiel antauxe.
>
>Karbidoj estas substancoj de neorganika kemio kaj temas pri kombinajxo de
>karbono kun metalo (aux kvazaux metaloj, kiel silicio kaj boro). Ek-ze F3C
>(fera karbido), CaC2 (kalcia) kaj SiC (silicia). Rimarku, ke la simbolo
>"C" venas laste.
Efektive, sed en la sama organika hxemio oni kutimas apliki al hidrogenaj
kombinajxoj de halogenoj similajn nomojn, kiel tiuj de iliaj metalaj saloj:
do hidrogena fluorido por HF, same kiel natria fluorido por NaF.
>Hidrokarbono (t.e. H + C) estas la cxefa substanco (verdire la nura pura
>substanco) de organika kemio, krom aliaj malpuraj (kombinajxo de C kaj H
>kun oksigeno, nitrogeno, sulfuro...). Oni tiel skribas CH4 (metano, pura),
>CH 3CH2OH (ebla formo por etanolo, malpura, portas oksigenon) ktp.
>Rimarku, ke tiufoje en la kemia formulo "C" venas unue.
>
>Do sxajnas ne tauxga paroli pri hidrokarbido, t.e. hidrogena karbido,
Ne temas pri samtipaj kombinajxoj, evidente, sed kial tio estus maltauxga?
Kiel mi diris supre, oni nomas iujn acidojn sammaniere kiel oni nomas la
respondajn salojn kaj tio versxajne ne estas la ununura okazo nomi
malsamajn aferojn uzante similajn nomenklaturajn procedojn (ankaux esterojn
oni nomas kiel salojn).
>tamen ne tute mallogika se oni tion komprenas simple kiel alian
>kombinajxon de karbono, tiufoje kun hidrogeno.
Nu, gxuste.
>La termino karbonido estas uzata kaj por la kombinajxo metalo+karbono kaj
>por la karono+hidrogeno en certaj lingvoj, tamen la formo "hydrocarbon"
>trovas similajn en multaj aliaj lingvoj. Tiu formo estus kvazaux slango
>igita fakvorto, cxar etimolgie gxi devenas simple de "hidrogeno + karbono"
>kaj ne uzas kemian sufikson.
Nu, jes.
>Cxiel la formo hidrokarbono estas jam bone stablita, por ke ni ne vidu
>gxin kiel slangon mem, sed kiel perfektan kemian terminon.
Mi miras, ke vi asertas tion. La faka literaturo apenaux ekzistas kaj la
terminaroj kaj vortaroj (krom NPIV) ne konas gxin. Por mi gxi restas
nepravigita neologismo.
>La terminon hidrokarbonido kaj precipe hidrokarbido povas esti polemika se
>la fakulo volas paroli pri karb(on)idoj nur kiel elementoj de la
>neorganika kemio aux nur pri la kombinajxo kun metaloj. Kaj jam estas
>radiko karb' en Esperanto, kiu povas konfuzi iujn.
Mi ne komprenas, en kio konsistas la problemo: se fakulo volas paroli pri
karb(on)idoj de neorganika hxemio, li certe ne uzos la vorton "hidrokarbido".
Se mi prenas la ekzemplon de la franca, mi konstatas, ke la termino
"hydrocarbure" aux "carbure d'hydogène" restas la ununura oficiala. En la
uzo tamen komencas aperi "hydrocarbone" pro tradukoj el la angla flanke de
fusxuloj (serioza tradukisto penas almenaux konsulti vortaron), same kiel
oni vidas aperi "titanium" (anstataux "titane"), aux "silicone" (anstataux
"silicium")... Mi do forte suspektas, ke estas la sama afero en Esperanto.
>Cxu suficxe? Mi estas gelogo, kaj ja bezonas, ke kemiisto certigu, kion mi
>diris.
Hxemiisto, kiu bone konu la E-an terminologion de sia fako.
>Nu, en miaj tradukoj mi uzos hidrokarbono'n mem.
Mi sxatus, ke via decido havu pli firmajn bazojn.
Kore,
Marc