Marc:

> "Terminologio" estas vastasenca vorto, kiu
> ampleksas kaj la teorion (se oni povas gxin nomi tiel), kaj la
> terminprovizon.

kaj iun specifan kolekton de terminoj en ekzemple formo de libro aux 
datumbazo (unu termino por tri nocioj):

1. scienco pri a) terminoj, b) terminaroj (la unuopaj libroj, datumbazoj).
2. cxiuj terminoj de iu specifa fako
3. libro aux datumbazo registrantaj cxiujn aux kelkajn terminojn de iu 
specifa fako

*Sed*: tiel nur estas en la franca kaj kelkaj aliaj okcidentaj lingvoj. Laux 
PIV2002 kaj ReVo la semantika kampo en Eo estas pli malvasta. Vi pensas 
france kaj uzas E-an vorton. Sed franca "terminologie" *ne* egalas al E-a 
"terminologio", almenaux ne laux la difinoj de ReVo kaj PIV2002.

> Ke aliaj faras alie min ne gxenas.

Tiukaze kompreneble ne indas pludiskuti. Se vi opinias, ke la francaj 
signifoj de "terminologie" estas la plej alta auxtoritato por la E-a 
"terminologio" kaj ke la auxtonomaj difinoj de E-aj konsult-verkoj ne 
interesas vin, tiam la diskuto estas finita. Mirige, ke vi uzas ecx pli 
okcidentan dialekton de Eo ol PIV! De tiu malsano probable ecx Renato ne 
povas savi nin.

Kun la kutimaj salutoj

Bernhard

P.S.: > Mi kritikas pr[e]cize,
> ke ili ne estis esprimitaj, sed komprenas, ke kadre de vortaro tio ne
> eblis. Oni devintus fari apartan pravigan dokumenton, konsulteblan rete,
> sed tio postulas kulturon de travidebleco.

Mi konsentas, sed SAT kiel eldonisto decidis ne fari. Nur ekzistas iu (ne 
tre aktiva) diskut-listo. Nu, ReVo ja povus fari.

Rispondere a