Je 12/18/07, Bertilo: [...]
> Lau miaj esploroj de la praktika lingvouzo "gluo" klare > superregas kiel nomo de tia substanco. "Gluilo" ja aperas, > sed tre malofte. Che FILTR/ statas inverse. Mi supozas, ke tio estas triumfo de la Akademio super la Fundamento: ĉar la vortaristoj sekvas la Akademion kaj PIV-ojn, ordinara esperantisto lernas la substancan gluon. Se la Akademio ne estus farinta sian decidon, "gluilo" estus same norma kiel "filtrilo". [...] >> (PIV2 donas fantazian difinon por gluilo, sen zorgi pri ekzemploj; >> la ekzemploj el ReVo pruvas ke la difino de PIV2 ne spegulas la >> realon.) > Mi pensas, ke ni denove havas tian okazon, ke la ghusta signifo > estas tre faka, kaj kiel tia ne povas aperi tre ofte, dum la alia > signifo estas eraro, sed tiu eraro nomas ion, pri kio oni sufiche > ofte parolas. Sekve la eraro pli oftas ol la ghusta signifo. Neniu rajtas nomi "eraro" ion konforman al la Fundamento. La Fundamento difinas verban GLU, sekve "gluilo" por la signifo de la Akademia "gluo" estas lojala obeo al la Fundamento. PV klare prezentas tian interpreton, ĝi estas la historie kaj fundamente ĝusta senco de "gluilo" -- dum la difino de PIV2 estas pia (kaj konscia) falsaĵo. -- Sergio
