jv: > la registritaj vortoj". do mia "inventi" aludis al la neebleco > registri la vorton en revo sen ekzemploj el la uzo.
Por klarigi miajn pensojn: Cxu vi aludas ankaux al ia neebleco uzi simplan memkompreneblan vorton en difino de alia vorto. Cxu ekz. ne eblas en difino de gxemelo diri ion similan al "unu el du kunnaskitoj", aux difini trigxemelojn kiel "triopo de kunnaskitoj, kunnaskita triopo", se oni ne povas montri realan uzon de la vorto "kunnaskito" fare de iu (bona?) auxtoro? Cxu mi plue interpretu vin tiel, ke se troveblas nur vortuzo, kie "kunnaskito" signifas "frato aux fratino", nur tian signifon povas uzi aux montri REVO? - Mi iam trovis, ke REVO donas nur tian flankan signifon kaj tute ne la unuavide evidentan. -- Harri
