> jv: > > mia "inventi" aludis al la neebleco > > registri la vorton en revo sen ekzemploj el la uzo.
harri: > Por klarigi miajn pensojn: Cxu vi aludas ankaux al ia neebleco uzi > simplan memkompreneblan vorton en difino de alia vorto... tion ne malpermesas la revaj reguloj. memkompreneblajn kunmetojn mi volonte uzas en difinoj. iafoje mi ecx konscie uzas en difino kunmeton, kiu estas alternativo al la tuteca radiko de la difinajxo, tiel proponante kunmetan sinonimon, kiun mi ne trovis en tekstoj. > Cxu mi plue interpretu vin tiel, ke se troveblas nur vortuzo, kie > "kunnaskito" signifas "frato aux fratino", nur tian signifon povas uzi > aux montri REVO? - Mi iam trovis, ke REVO donas nur tian flankan > signifon kaj tute ne la unuavide evidentan. jes. laux mi la regulo de necesaj ekzemploj el la uzo aplikigxas ankaux al sencoj. en cxi tiu okazo mi tamen ne registros la sencon "frato aux fratino" cxar gxi devenas de unu sola ekzempla verko, kaj plie de verko en kiu aparta stilo kun frazripetoj per kvazaux-sinonimoj trudis al la tradukanto uzon de iom perfortitaj sencoj. amike jxeromo
