> jv skribis, citante sian mesagxon de 2002:
>  > > aux anstataux "gxemelo" ni inventu iun "kunnaskito"-n aux similan.
>  > > sed ankaux por tia la uzo mankas.

harri:
> Mi ne komprenas, kial ni devus "inventi" iun "kunnaskito". La vorto
> evidente ekzistas, same kiel miliono de aliaj kunmetajxoj, sendepende
> de tio, cxu iu ilin iam uzis por esprimi sian penson kaj plene
> sendepende de tio, cxu la uzon registris iu vortaro.
 > ...

mi cxiam parolas cxi tie kun subkomprenita "en revo".  kaj revo laux 
sia konstitucio (http://reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html) 
  estas "verko, kiu registras la uzatajn vortojn de la lingvo".  plue 
"revo-redaktantoj ne rajtas inventi novajn terminojn por sistemigi la 
vortojn de iu fako, sed devas laŭeble zorge esplori la faktan uzon de 
la registritaj vortoj".  do mia "inventi" aludis al la neebleco 
registri la vorton en revo sen ekzemploj el la uzo.

amike

jxeromo


Rispondere a