Resaluton, kara Sergio!

Pri la vorto "teknike", "formale" certe estas bona kompreno. :-) Mi
konsentas kun vi rilate al pluraj asertoj. Mia brazilana pensi-maniero tute
akceptas vian rusan pensi-manieron kaj konsentas, ke gxi estas sendube trafa
(tiu rusa pensi-maniero verdire estas ankaux la brazilana). Paskinsulo estas
meze de la oceano. Ja emas soni stranga simple diri, ke gxi estas meze de la
maro. Sed se ni du estus *en* la Paskinsulo mi invitus vin promeni cxe la
*mar*bordo, cxe la maro mem, kaj, vidante la vastan bluon, certe dirus:
"mirinde! Mi apenaux kredas, ke ni estas en tiu minimuma punkto meze de la
vasta oceano!". Cxu vi opinias iun el tiuj du ekzemploj stranga?

Nu, ni jam bone diskutis pri la naciaj komprenoj de la vortoj oceano kaj
maro. Kio gxenis min, estis la rimarkoj kaj kelkaj difinoj. Ni legu ilin:

- cxe "oceano": (la gloso verdire akceptas, ke pri "oceano" oni komprenu la
tuto)

*Rim. 2:* PIV asertas, ke *oceanoj* estas ankaŭ la partoj de la tutmonda
oceano. Sed fakte *Pacifika Oceano* nomas nur regionon de la oceano
kiel *Orienta
Eŭropo* nomas regionon de Eŭropo. Kaj same kiel ne ekzistas pluraj
*Eŭropoj*ne ekzistas pluraj
*oceanoj* sur la tero.

Tiu rimarko estas... nu, gxi vere gxenas min. Gxi estas naiva,
kara. Komprenu mian vidpunkton: PIV asertas, ke oceano povas esti ankaux iu
parto. Nu, laux mi, jes, oceano povas esti la tuto kaj iu parto: "la
kontinentoj kaj la oceano"/"la oceanoj Pacifiko kaj Atlantiko". Laux vi gxi
esta parto, kaj la tuto estas la mondoceano. Tiu rimarko do kontrauxas niajn
du malsamajn vidpunktojn. Cetere tiu komparo inter "Oceano" kaj "Euxropo"
por mi fusxas, pro tio, ke mi jam diris: ni povas diri Pacifika Oceano aux
Oceano Pacifiko samkiel afrika kontinento aux kontinento Afriko. Neniu el
tiuj formoj eraras. La vorto Pacifiko funkcias kiel Afriko, sed laux tiu
rimarko, Euxropo kaj Oceano same funkcias. Nu, pacifika/o, atlantika/o k.s.
ne estas "situilo" kiel "okcidenta", "orienta" k.s. Pacifiko kaj aliaj
oceannomoj estas propra nomo, kiel land- kaj kontinentnomoj. Tail ni ecx
diras Norda Pacifiko, Suda Atlantiko ktp. Cxu vi samopinias, Sergio?

- cxe "oceannivelo":

*Rim. 1:* PV, laŭ la nacilingvaj kutimoj, parolas pri „marnivelo"; tio estas
konfuza, ĉar iujn internajn lagojn oni tradicie nomas „maro": en 1986 Kaspia
maro altis 27,9 metrojn sub la oceannivelo; en tiu epoko Bakuo malpli altis
super la marnivelo.

La rimarko trovas konfuza la terminon marnivelo, ne pro tio, ke oceano ne
cxiam egalas al maro, sed pro tio, ke tradicie -- kaj erare -- oni nomas
kelkajn nombreblajn lagojn maroj. Nu, la termino estas neniom konfuza por
mi. Precipe pro tia kialo menciita, cxar per mia kapo kaj el miaj geologiaj
studoj mi sukcesas memori nur iujn kvar lagojn nomatajn maroj: Kaspia,
Morta, Arala kaj Saltona (en Kalifornio). Cxu iu memoras alian? Se oni uzas
marnivelo'n, tiu, kiu konfuzos, ne povos kulpigi la terminon; li aux sxi
antaux ol tio kulpigu la tradicion nomi tiujn lagojn maroj. Neniu sciencisto
uzos la terminon marnivelo por studi la nivelon de tiuj akvaj korpoj. Tiu
rimarko, mi opinias, bezonas nepran revizion.

Respekte,

Fernando

Rispondere a