> Por mi "maro" estas duaranga nocio en la hierarkio de la akvujoj.
> Estas "oceanoj"; oceanoj interkomunikas kaj formas unu tuton, "la
> mondoceanon"; iuj limigitaj partoj de la oceanoj estas "maroj".
> 
> Tio estas la rusa klasifiko.  

Kaj tio estas la geografia klasifiko.

> La francoj preferas difini "oceano"n por
> la nocio "mondoceano"; tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve 
> oni ja uzas "oceano"n por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.  

Ĉu? Mi kiel franco distingas la "masse océanique" per uzo de pluralo
"les océans". Kiam temas pri iu difinita oceano mi diras "l'océan".

> Tial
> ankaŭ min ĝenas la franceco de la difino kaj la dua noto ĉe la
> "oceano".

> Aliflanke, mi konsentas kun vi pri la esenco de via obĵeto.  Estas
> tute natura diri, ke la limojn de Ruslando lavas tri oceanoj kaj 16
> maroj (nu, pri la marnombro mi ne certas; pli ol 12 kaj malpli ol 20).

La distingo inter "maro" kaj "oceano" estas klara kiam oni parolas
geografie.
Sed en la ĉiutaga lingvaĵo la vorto "maro" regas. kial?
Ĉar ni (vivantaj marrande) vivas ĉe io konkreta, tuj videbla, proksima
kaj ne fora: ĉe marakvo, en maraero, kun maraj pejzaĝoj, en mara viva
kunteksto kaj tiel plu. 
Oceano fariĝas maro en niaj kapoj se ni piede staras sur rokoj regule
lavitaj de marakvo. Oceano estas oceano por tiuj kiuj ŝipe navigas kaj
aviadile flugas super oceano.
Do en tiuj diferencoj en la uzo de vortoj "maro" kaj "oceano" oni
povas retrovi tion kio ja ilin diferencigas: la proksimeco de la unua
kaj la vasteco de la dua.
Pro tio ne estas facile difini, krom geografie, la vortojn "maro"" kaj
"oceano".
Vintre mi vivas proksime de maro (la Manche) kaj somere vivas borde de
oceano (Atlantiko). France mi ne distingas ilin kiam mi iras de norda
bretonio al la suda, mi ĉiam uzas la vorton "mer". Kiam de fenestro mi
observas ŝipego sur la marhorizonto mi tuj pensas pri la oceano, tamen
estas la vorto "marhorizonto" kiun mi senpripense uzas.
 
> Indas aldoni la terminon "mondoceano" en ReVon.
> Sergio

Ĉu?
Mireja




Rispondere a