Je 1/27/08, Fernando:

[...]

> Ankaŭ mi emas vidi teknike nenian maron ĉe la longa brazila bordo.

"Teknike" supozeble estas anglaĵo anstataŭ "formale", ĉu?

> Tamen, en la ĉiutaga parolo, tute malofte brazilanoj diras
> "oceano'n". Versxajne, same agas la francoj (ni vidu antaŭan
> mesaĝon).

Jes -- tamen mi jam diris, ke tio ŝajnas al mi atavismo de la
Mediteranea infanaĝo de la okcidenta tradicio.  Ruslingve tia konfuzo
estas ebla kiam oni parolas pri la bordoj nordaj kaj okcidentaj; sed
kiam ni parolas pri la bordo Pacifika, "oceano" estas pli kutima.

> Kaj laŭ certa vidpunkto oni ja povas diri, ke maro bordas Brazilon,
> se oni antaŭe sciigi, ke estu konsiderata maro ĉiu zono ĉirkaŭanta
> aŭ bordanta terkorpon.

Ĉar la brazilanoj akceptis la vidpunkton de la mediteraneanoj.  Tamen
neniel evidentas, ke tia eŭropcentrismo estas salutinda en Esperanto.
Mi opinias, ke havi du vortojn

> Tiel funkcias la sciencan lingvon. Iu ajn komprenos ĝin se la aŭtoro
> antaŭe difinas siajn ĉefajn terminojn.

Mi ne dirus ke Paskinsulo situas en maro.  Por ruslingvano tio sonas
kiel eraro.

[...]

>> Por mi "maro" estas duaranga nocio en la hierarkio de la akvujoj.
>> Estas "oceanoj"; oceanoj interkomunikas kaj formas unu tuton, "la
>>   mondoceanon"; iuj limigitaj partoj de la oceanoj estas "maroj".


> Mi pensas, ke oceano povas esti la tuto (ne nepras ĉiam diri
> mondoceano'n) aŭ unu el la grandaj partoj de tiu tuto.

Tian difekton havas pluraj -- eble eĉ multaj -- lingvoj naciaj.  Tamen
Esperanto pretendas esti lingvo iom racia.  Kaj mi opinias malutila
kopii en ĝin la difektojn de la nacilingvoj.

> Iuj limigitaj partoj (eĉ malgraŭ tio, ke ili fojfoje havas nur
> imagajn limojn) estas maro. Tamen maro ankaŭ povas esti la tuto laŭ
> gravaj nacilingvaj vortaroj, kiel Houaiss (portugala), Cambridge
> (angla), Académie Fraçaise (franca) kaj Real Academia Española
> (hispana). Eble la sama okazos por pluraj aliaj lingvoj. Tial mi
> trovas la provon unusencigi maro'n/oceano'n en Revo arbitra.

Mi opinias neutila kaj neracia rezervi la vorton "oceano" por la senco
"mondoceano".  Tamen principe mi opinias dezirinda eviti multesencecon
kaj konfuzon.  Kiam du vortoj el unu sama fako povas indiki jen la
saman supernocion, jen du kontrastajn nociojn, tion mi opinias "la
lingva ĥaoso", kian racia lingvo laŭeble evitu.  Tial mi malkonsentas
ke notoj estas arbitraj; mi komprenas kaj aprobas ilian motivon --
tamen mi opinias ke alia sencodistribuo estus pli realisma kaj
samtempe ne malpli sistemema.

[...]

>> Tio estas iom alia temo, tamen "Eŭropo" ne estas kontinento, ĝi
>> estas mondoparto.  Ĝia kontinento estas Eŭrazio.  Britio apartenas
>> al Eŭropo, sed ĝi ne estas parto de ia ajn kontinento.

> Nu, mi eĉ pensis tion dum mia skribo. Tamen Geografio ne estas nur
> fizika scienco. Ĝi ja konsideras Eŭropon kontinento pro ĝia klare
> malsamaj kulturo kaj historio.

Eble tie estas diferenco inter la naciaj skoloj.  En la rusaj lernejoj
ni lernas du NOCIOJN -- kaj sekve du TERMINOJN: "kontinento" kaj
"mondoparto".  Oceanio ne estas kontinento, sed ĝi estas mondoparto.
Eŭrazio ne estas mondoparto, ĝi estas kontinento.

Kaj kiam brito parolas pri "la kontinento", li normale uzas tion
kontraste al Britujo, kiu jes apartenas al la mondoparto Eŭropo, sed
ne apartenas al la kontinento Eŭrazio.

Simetrie oni povas kontrastigi Tajvanon kun la kontinenta Ĉinujo.

> Eble ne ĉiuj geografiistoj konsentas pri tio, kaj la plej kapricaj
> lanĉas siajn difinojn, kaj tiel naskiĝas la sciencaj skoloj. :-)

Mi ne konsentas ke tio estas kaprico, tio estas distingado inter du
malsamaj nocioj.

[...]

--
Sergio

Rispondere a