Saluton, kara Renato! kial ne pli klare "lagosciencaj"? > > http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_L
Mi opinias, ke limnologio taŭgas. La sciencnomoj petas esti esperantigitaj, ĉar ili entenas multe pli ol la simplan etimologian signifon. Kvankam la limnologio aperis pro la celo studi lagojn, la medioj studataj de la limnologio nuntempe inkluzivas ĉiajn internajn akvojn, kiaj lagoj, lagunoj, rezervejoj, riveroj, riveretoj, inundebenoj kaj tempaj akvejoj, krom la profunda studado de algoj kaj "fitotelmoj". Esperanto havas la tradicion esperantigi sciencnomojn laŭ la eŭropa moro. Kaj por mi tio eĉ pli taŭgas ol krei tute esperantan nomon por certaj sciencoj. Ekz-e "la bona lingvo" petas infanmedicinon por pediatrio, sed kion diri pri la parto de pediatrio, kiu zorgas pri psikologia/psikiatria trakto por infanoj? Psikologio kaj psikiatrio kompreneble ne estas parto de medicino, kaj al la pediatroj specialistoj en tiuj "mensaj" studoj certe ne plaĉos "simple" esti nomataj infanmedicinistoj (ĉar ili ne estas medicinistoj). Nu, la Fundamento prezentas zoologio'n, ne bestscienco'n. Zamenhof uzis psikiatrio'n. Ankaŭ pro tio mi trovas taŭga la esperantigo por sciencnomoj. Mi kredas ĝin "laŭmora"... Cetere, mi atendas vian prelegon pri -ata/-ita! :-) Respekte, Fernando
