Saluton, Harri!

Mi trovas tre stranga la penson ke psikiatrio ne estas brancxo de
> medicino, aux ke psikologo povus esti "pediatro" (t.e. infankuracisto,
> infanmedicinisto). Sur kio vi bazas tian aserton?


Sur mia simpla sperto en universitato, pere de amiko psikologo. La kompreno
"psikiatrio estu parto aŭ ne de medicino" estas disputata, ĉar psikiatrio
estas scienco, kiu sin trovas sur limo inter medicino (pli ĝuste neŭrologio)
kaj psikologio, samkiel paleontologio estas sur limo inter geologio kaj
biologio. Tamen, malgraŭ tio, oni emas diri, ke psikiatrio estas nur parto
de medicino, kaj paleontologio, de geologio. Evidente tio estas nur akademia
diskuto. :-) Kaj tiel estas, ĉar grandan parton de psikiatrio regas
neŭrologoj, kaj de paleontologio, geologoj; sed ne plaĉas tiu penso al
psikologoj, kiuj "psikiatriĝas" aŭ al biologoj, kiuj "paleontologiĝas".

Pri la agado de psikologoj en la pediatria kampo, legu:
http://jpepsy.oxfordjournals.org/ .

Respekte,

Fernando

Rispondere a