Resaluton, kara Sergio!

Nu, ili estas ne pli arbitraj ol la distingado inter vilaĝoj kaj
> urboj, aŭ inter insuloj kaj kontinentoj.


Mi trovis la Revo-difinon arbitra, ne la tradician komprenon. Tradicie,
ekz-e, almenaŭ eŭropanoj kaj amerikanoj komprenas la diferencon inter la
vortoj menciitaj de vi. Esperanto akceptas tiun "tradicion". Ekz-e, neniu el
ili nomus vilaĝo Nov-Jorkon aŭ San-Paŭlon. Sed granda vilaĝo eĉ povas iufoje
esti nomata urbo sen granda vera problemo. Simila kazo okazas por maro kaj
oceano, sed Revo arbitre provas per rimarkoj donis unu sencon kaj al maro
kaj al oceano, malakceptante, ke ĉi tiu povas esti la tuto aŭ parto de la
tuto kaj ke tiu povas iufoje funkcii kiel oceano. Kun tiaj rimarkoj mi ne
konsentas kaj laŭ mi taŭgus ia revizio.

Alia afero, ke ili ofte estas uzataj malsammaniere laŭ la malsamaj
> tradicioj de diversaj nacioj.


Nu, mi male pensis, ke la diversaj nacioj, almenaŭ la eŭropaj kaj amerikaj,
havus la saman ĝeneralan komprenon pri tiuj vortoj. Sed, sincere kaj
malironie, mi estas malsperta juna homo kaj akceptas tiun novan informon.

> Ekz-e grande malsamaj popoloj parolas pri mara nivelŝanĝo, ne pri
> > oceana nivelŝanĝo, kiu kompreneble ne eraras, sed la unua ankaŭ ne
> > eraras. Tamen ReVo trovas tiun tradicion erara... En la komentario
> > ĉe la difino de "oceannivelo" oni argumentas per la ekzemplo de la
> > Kaspia Maro. Tiu argumento ja fuŝas, ĉar nomi tiun lagon maro estas
> > tio, kio ja eraras.
>
> Ne tiom evidente.  Kaspio estas eksmaro, kaj la heredaĵo de la epoko
> kiam ĝi ankoraŭ estis parto de la monda oceano ankoraŭ gravas por
> kompreni la procezojn kiuj tie okazas.  Ankaŭ la skalo multe rolas.
> Bajkalon oni studas per metodoj limnologiaj (kiel lagon); por la studo
> de Kaspio pli konvenas metodoj oceanografiaj (laŭ mia impreso).


Nu, kara majstro, ni eĉ povas diri, ke Kaspio estas eksmaro, sed tio ne
estas la kialo, pro kio oni nomas ĝin maro. Laŭ mia scio, oni ĝin nomas maro
nur pro la saleco de ĝia akvo, kaj tion (nomi ĝin maro) faris la antikvaj
homoj. Hodiaŭ, por ni, Kaspio certe estus lago, nur tio, ĉar ĝi ne estas
"maro" jam ekde milionoj da jaroj (verdire ekzistis multe da akvaj korpoj,
maroj kaj lagoj, ĝis la nunformo de Kaspio, por ke ni povu paroli nur pri
ĝia historio dum tiom da tempo). Hodiaŭ oni nomas Andojn montaro, sed ili
jam estis vasta ebeno. Kaj la metodo uzata por studi unu aŭ alian areon ne
nepre ilin klasas. En malmultaj vortoj: la argumento en la rimarko ĉe la
menciita gloso de Revo (maro, oceano, oceannivelo, mi ne memoras) ankoraŭ
fusas por mi.

> Maro neniel estas sinonimo de lago. Tio okazas nur pro
> > tradicio. ReVo do akceptas tiun tradicion, sed paroli "marnivelo" ĝi
> > male trovas konfuza. Nu, laŭ mia malklera kompreno Revo sin
> > kontraŭdiras, ĉar akceptas klare eraran tradicion kaj repuŝas alian
> > ne klare maltaŭgan.
>
> Tamen "oceannivelo" ja efektive estas pli trafa.


Mi ŝatas tiun esperantan esprimon. :-) Tamen se ni akceptas maron ankaŭ kiel
la tuton, do  mar- aŭ oceannivelo estas same efektiva.

> Evidente ekzistas pli ol nuanco inter oceano kaj maro. Oceano portas
> > la ideon vasta, maro ne nepre. Sed oni povas neerare diri, ke la
> > maro invadis la urbon, eĉ kiam la maro estas "oceano".
>
> Ne ĉie en la oceano estas maro.  Ekz-e la insulo de S-ta Heleno (kie
> mortis Napoleono) estas en Atlantiko, sed mi vidas nenian maron
> ĉirkaŭe.  Mi trovas nenian maron apud Sanfrancisko, kiu ja staras ĉe
> bordo oceana.  Ktp.


Ankaŭ mi emas vidi teknike nenian maron ĉe la longa brazila bordo. Tamen, en
la ĉiutaga parolo, tute malofte brazilanoj diras "oceano'n". Versxajne, same
agas la francoj (ni vidu antaŭan mesaĝon). Kaj laŭ certa vidpunkto oni ja
povas diri, ke maro bordas Brazilon, se oni antaŭe sciigi, ke estu
konsiderata maro ĉiu zono ĉirkaŭanta aŭ bordanta terkorpon. Tiel funkcias la
sciencan lingvon. Iu ajn komprenos ĝin se la aŭtoro antaŭe difinas siajn
ĉefajn terminojn. Ĉiel ajn, eĉ Esperanto  tradicie uzas la vorton "marbordo"
anstataŭ "oceanbordo". (Mi esperas, ke vi pardonos kaj komprenos mian uzon
la verbo "bordi". Mi ne scias, se ĝi certas en Esperanto, kaj ankaŭ esperas,
ke tio ne ofendos vian klerecon. :-))

Por mi "maro" estas duaranga nocio en la hierarkio de la akvujoj.
> Estas "oceanoj"; oceanoj interkomunikas kaj formas unu tuton, "la
> mondoceanon"; iuj limigitaj partoj de la oceanoj estas "maroj".


Mi pensas, ke oceano povas esti la tuto (ne nepras ĉiam diri mondoceano'n)
aŭ unu el la grandaj partoj de tiu tuto. Iuj limigitaj partoj (eĉ malgraŭ
tio, ke ili fojfoje havas nur imagajn limojn) estas maro. Tamen maro ankaŭ
povas esti la tuto laŭ gravaj nacilingvaj vortaroj, kiel Houaiss
(portugala), Cambridge (angla), Académie Fraçaise (franca) kaj Real Academia
Española (hispana). Eble la sama okazos por pluraj aliaj lingvoj. Tial mi
trovas la provon unusencigi maro'n/oceano'n en Revo arbitra.

Tio estas la rusa klasifiko. La francoj preferas difini "oceano"n por
> la nocio "mondoceano"; tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve oni
> ja uzas "oceano"n por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.  Tial
> ankaŭ min ĝenas la franceco de la difino kaj la dua noto ĉe la
> "oceano".


Oceano la tuto aŭ la partoj ne ĝenas min, kiel tero la planedo, la
kontinentoj, la kamparo, la insuloj ankaŭ min ne ĝenas. Mi kredas, ke oceano
la tuto ne estas franceco, sed ankaŭ hispaneco, angleco, portugaleco. Kaj
tio ne tiom gravas. Gravas nur, ke la rimarkoj ĉe Revo estu bonaj
argumentoj.

> Revo provas refuti en la difino "oceano" la ideon, laŭ kiu oceano
> > estas dividebla. Kaj por tio uzas komparon inter Pacifiko kaj
> > Eŭropo. Nu, oni povas paroli "Pacifika Oceano" samkiel tiu povas
> > diri "eŭropa kontinento". Diri tion ne malebligas diri "kontinento
> > Eŭropo".
>
> Tio estas iom alia temo, tamen "Eŭropo" ne estas kontinento, ĝi estas
> mondoparto.  Ĝia kontinento estas Eŭrazio.  Britio apartenas al
> Eŭropo, sed ĝi ne estas parto de ia ajn kontinento.


Nu, mi eĉ pensis tion dum mia skribo. Tamen Geografio ne estas nur fizika
scienco. Ĝi ja konsideras Eŭropon kontinento pro ĝia klare malsamaj kulturo
kaj historio. Eble ne ĉiuj geografiistoj konsentas pri tio, kaj la plej
kapricaj lanĉas siajn difinojn, kaj tiel naskiĝas la sciencaj skoloj. :-)

Mi pensas, ke sufiĉas revizii la rimarkojn ĉe la glosoj. Sed la gloso
mondoceano certe ne maltaŭgas, precipe se ĝi jam aperis en esperanta teksto.

Respekte,

Fernando

Rispondere a