Saluton, Fernando!

>Mi opinias, ke limnologio tau'gas. La sciencnomoj petas esti esperantigitaj

Certe, sed oni devas serc'i ekvilibron inter la plej profunda 
eu'ropemo kaj la korea komencanteco. Vi ne nur volas teni 
"limnologio" sed ankau' "fitotelmoj" (kio devas esti io, kiun mi mem 
devas serc'i en la vortaro, sed eble mi pli akceptus "fitotelmo" pro 
g'ia ekstrema teh'nikeco, ol "limnologio", kiu ankau' estas iom pli 
komun-uza vorto).

>Ekz-e "la bona lingvo" petas infanmedicinon por pediatrio, sed kion 
>diri pri la parto de pediatrio, kiu zorgas pri psikologia/psikiatria 
>trakto por infanoj?

Vers'ajne "infan-kuracado" au' io simila.

>Cetere, mi atendas vian prelegon pri -ata/-ita! :-)

Dankon! Ni vidig'os (por tiel diri) tie.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a