Je 1/26/08, Mireja:

[Sergio]

>> La francoj preferas difini "oceano"n por la nocio "mondoceano";
>> tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve oni ja uzas "oceano"n
>> por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.

> Ĉu? Mi kiel franco

Aŭ tamen "francino"?

> distingas la "masse océanique" per uzo de pluralo "les océans". Kiam
> temas pri iu difinita oceano mi diras "l'océan".

Ne ĉiuj francoj samopinias:
,----
| L'Océan infini;
| l'immensité de l'Océan;
| l'Océan et les continents.
| Les fleuves sont conjugués avec leurs îles comme l'Océan avec les
| continents.
`----

[...]

> La distingo inter "maro" kaj "oceano" estas klara kiam oni parolas
> geografie.

> Sed en la ĉiutaga lingvaĵo la vorto "maro" regas. kial?
> Ĉar ni (vivantaj marrande) vivas ĉe io konkreta, tuj videbla, proksima
> kaj ne fora: ĉe marakvo, en maraero, kun maraj pejzaĝoj, en mara viva
> kunteksto kaj tiel plu.

Mi opinias, ke la kaŭzao estas alia.  "Maro" estis la hejma vorto en
Latino; "oceano" estas greka pruntaĵo.  Tial ĉiuj derivaĵoj en la
ĉiutaga lingvo jam estis faritaj kun la "maro" antaŭ ol "oceano" iĝis
sufiĉe uzata.

Krome, kvankam kaj vi kaj Fernando loĝas apud oceano, tamen la
tradicio de viaj lingvoj formiĝis en la baseno Mediteranea, kiu
praktike estis "la Romia lago".  Por la romianoj ne ekzistis praktika
diferenco inter oceano kaj maro -- la armeon de Cezaro dum la
ekspedicio kontraŭ la britoj surprizis neatendite alta tajdo kian ili
neniam vidis en Mediteraneo.  Mi dirus, ke via lingvo restis
neadekvata al via loĝloko.  Mi supozas, ke popolo kies kulturo
formiĝis meze de vera oceano (ekz-e la japanoj) eble havas alian
lingvokutimon.

> Oceano fariĝas maro en niaj kapoj se ni piede staras sur rokoj
> regule lavitaj de marakvo. Oceano estas oceano por tiuj kiuj ŝipe
> navigas kaj aviadile flugas super oceano.

Tamen "Le Petit Robert" kontrastigas: "la plaĝoj mediteraneaj kaj
oceanaj".  Mi facile imagas la diferencon por mia ferio.  Ankaŭ ruse,
planate ferion, oni ofte distutadis: Ĉu ni veturu al la maro (la
Nigra)? Ĉu al la oceano (Pacifiko)?

[...]

--
Sergio

Rispondere a